Tunicelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tunicelo (aŭ tuniketo) estas unu el la liturgiaj ornatoj en uzo en la kristana Liturgio, nome en la Katolika Eklezio kaj Eklezio de Anglio. (Latine: “tunicella”.

Tunicela, iama tunicelo uzata kiel ekstera liturgia vesto de la subdiakono.

Hodiaŭ la tunicelo prezentiĝas precize kiel la dalmatiko: ĝin konstituas ŝtofa retangulo, kun truo en la centro, tra kiu pasas la kapo, kiu refalas antaŭe kaj malantaŭe. Ĝia kvadrata formo estas adherigita al la korpo pere de ligiloj. Kiam tiu ornato estas vestita de diakono oni ĝin nomas dalmatiko, kiam estas vestita de subdiakono estas nomata tunicelo. Origine ili estis malsamformaj: la dalmatiko ĝin vestis la altaj moŝtuloj, la tunicelo (laŭlitere eta tuniko) estis malpli riĉornata: kaj tiuj diversaj formoj pasigis en la liturgian uzon Nun ili estas egalaj.

En solenaj mesoj (katolikaj) la pastro vestas kazublon (gotikan aŭ modernan), la diaskono la dalmatikon, la ĉefdiakono (nur en la pontifikaj mesoj) la pluvialon. La episkopo (por evidentigi la sacerdotan plenecon) dum la pontifikaj ceremoniaj submetas jen kazublon jen dalmatikon jen tunicelon.

Tunicelo kutime estas konfekciita per altvalora ŝtofo, kaj ornamita per brodadoj kaj/aŭ galonoj, kaj kiel la aliaj ornatoj povas esti diverskolora (viola, ruĝa, verda, blankaj, nigra aŭ roza).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Theodor Bogler, Art. Tunicella, in: Lexikon für Theologie und Kirche, Bd. 10, Herder, Freiburg (Breisgau) 2., völlig neu bearbeitete Auflage 1965, Sp. 404.
  • Walter von Arx, Art. Dalmatik u. Tunicella, in: Lexikon für Theologie und Kirche, Bd. 2, Herder, Freiburg (Breisgau) 3. Auflage 1994, Sp. 1380f .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]