Tuomo Grundström

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tuomo Grundström
Persona informo
Naskiĝo la 22-an de decembro 1952
en Raŭmo
Lingvoj Esperantofinnasveda
Nacieco finna
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantisto • speciala instruisto
vdr

Tuomo Grundström (naskiĝinta la 22-an de decembro 1952 en Raŭmo) estas finna esperantisto kaj speciala instruisto. En la oficperiodo 2010–2013, do inter la UK 2010 en Havano kaj la UK 2013 en Rejkjaviko, li reprezente de Esperanto-Asocio de Finnlando estis membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[1] Ĝis la jaro 1987 li estis la lasta redaktoro de la periodaĵo Esperanta Finnlando. Li loĝas en la historia centro de Raŭmo.

Referencoj