Tura ponto
Tower Bridge | |
ponto | |
Tower Bridge vidata de North Bank
| |
Deveno de nomo: Tower of London | |
Lando | Britio |
---|---|
Parto | Anglio |
Ŝoseo | A100 Tower Bridge Road |
Urbo | Londono |
Tipo de ponto | Baskula ponto |
Rivero | Tamizo |
Situo | Tower Bridge |
- koordinatoj | 51° 30′ 20″ N 00° 04′ 32″ U / 51.50556 °N, 0.07556 °U (mapo) |
Ĉefurbo | Londono |
Longo | 244 m |
Spano | 61 m |
Materialoj | Kornvala granito, Portlanda cemento |
Konstruo | 1886 - 1894 |
- solena malfermo | 30-a de junio 1894 |
Posedanto | Bridge House Estates |
Plej facila aliro | Londono |
Transporto | por piedirantoj kaj aŭtomobiloj |
Situo de la ponto enkadre de Anglio
| |
Vikimedia Komunejo: Category:Tower Bridge | |
Retpaĝo: www.towerbridge.org.uk | |
La Tower Bridge (Tura ponto) estas en 1894 finkonstruita baskula ponto super la rivero Tamizo en Londono kaj nuntempe turista vidindaĵo. Ĝi situas flanke de la Tower of London (Turo de Londono), de kiu ĝi ankaŭ ricevis la nomon. Ĝi interligas la nordan kaj sudan partojn de Londono, kaj plej konkrete la urbodistriktojn City norde kaj Southwark sude. Ĝiaj novgotikaj turoj kaj la inter ili trovebla bakulponta parto specifigas ĝin, hodiaŭ ĝis estas unu simbolo de Londono.
La baskulponto ĉiujare malfermiĝas 900-foje por tralasi la ŝipveturadon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Fine de la 19-a jarcento naskiĝis la bezono je nova trafika ebleco super la Tamizo, pli orienten de la ĝis tiam ekzistantaj pontoj, pli proksime al la maro. Por la londona registaro pli gravis la kontakto al la maro ol la interurba trafiko, tiel la parlamento antaŭskribis, ke la ponto devas certigi la tralason de la plej grandaj maraj ŝipoj. Tio alportis la konstruan solvon en formo de meze malfermebla parto, kiu parto konsistas el duparto baskulponto. Ĝia nomo venas de la Tower of London, oni devis adapti ties aspekton al tiu de la Turo, tie estiĝis la turoj. La konstruado de la Tura ponto komenciĝis en 1886 kaj finiĝis en 1894.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]La du blaskuleblajn partojn de la meza pontoparto movis hidraŭla maŝinaro, lokita en suba parto de la turoj. Oni ŝarĝis per la hidraŭla vapormaŝino kun povumo de 360 ĈP tra akvopumpilo hidraŭlajn akumulatorojn, en kiuj la premon de ĉ. 50 baro certigis pezegaj peziloj. La grandprema akvo, akumulita en la akumulatoroj certigis la rapidan malfermon tra laborcilindroj. Oni ŝanĝis la masixnaron en 1976 al elektropelita olea hidraŭlo.
La ŝtala struktura de la turo certigis - krom la funkciaj bezonoj de éa ponto - ankaŭ belan aspekton de la turo, per la ŝtonan kovraĵo sur ĝi. La du turojn interligas piedponto en alto de 42-44 metroj super la rivernivelo. Tiu piedponto ebligas ankaŭ tiam la trairon de la ponto, kiam ĝi estas en malfermita stato.
La Tura ponto kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Londonon kun tri grandaj vidindaĵoj nome la Londona Fortreso, la Ponto de la Ĉefturo kaj la Vestminstera Abatejo:
- Super la Atlantiko nun al urbego vojaĝas
- Uttu kaj Fidiaso: -Jen la Londona Fortreso,
- la Ponto de l'Ĉefturo super rivero Tamiza.
- Jen Vestminstere brilas subvide nun l'Abatejo,
- kiu de l'tuta lando reĝhistorion ilustras.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.