Turdaș (Hunedoara)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turdaș
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Hunedoara
Alinome Tordos (hungare), Tordesch (germane)
Iama hungara departemento Hunyad
Situo 45° 51′ N, 23° 7′ O (mapo)45.85138888888923.124444444444Koordinatoj: 45° 51′ N, 23° 7′ O (mapo)
Turdaș (Hunedoara) (Rumanio)
Turdaș (Hunedoara) (Rumanio)
DMS
Map
Poŝtkodo 337495
Loĝantaro
– komunumo 1.801 (en 2002)
– vilaĝo 473 (en 2011; 501 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 91697
vdr

Turdaș [turdaŝ] (hungare: Tordos [tordoŝ], germane: Tordesch) estas vilaĝo kaj komunumo en Rumanio okcidente de Orăștie. En 1910 ĝi havis 641 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 513 (rumanoj, 7,4 % hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1177. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Pricaz, Râpaș kaj Spini.

Turdaș situas ĉe la rivero Mureș, kies valo tie estas grava trafika vojo. Preter Turdaș pasas la aŭtovojo A1, la nacia vojo DN7 inter Deva kaj Sebeș kaj la fervojo inter Simeria kaj Teiuş. En la komunumo estas du fervojaj stacioj, Turdaș kaj Pricaz. La plej proksime alveturejo al A1 estas ĉe Simeria.

Turdaș ne estas la plej granda vilaĝo en la komunumo; Pricaz havas duoble tiom da loĝantoj, sed situas malpli centre.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.