Turo Windsor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo Windsor
Torre Windsor
ekskonstruaĵo
Estiĝo 1979
Lando Hispanio vd
Situo Cuatro Caminos
Situanta sur Calle de Raimundo Fernández Villaverde
Situo
Geografia situo 40° 26′ 49″ N, 3° 41′ 40″ U (mapo)40.446944444444-3.6944444444444Koordinatoj: 40° 26′ 49″ N, 3° 41′ 40″ U (mapo)
Turo Windsor (Madrido)
Turo Windsor (Madrido)
DEC
Turo Windsor
Turo Windsor
Situo de Turo Windsor
Map
Turo Windsor
vdr

La Turo Windsor estis unu el la unuaj inteligentaj nubskrapuloj konstruitaj en Madrido (Hispanio). Ĝi havis 106 metrojn alte kaj 32 etaĝojn, kaj ĝi troviĝis en plena financa centro de la urbo, en la zono AZCA. Proprietaĵo de la societo Asón Inmobiliaria de Arriendos kontrolata de El Corte Inglés, kaj ĝia nomo venis de fama dancejo kiu troviĝis en la malsupra etaĝo, Windsor. En la Turo Windsor troviĝis la ĉefa sidejo de Deloitte kie laboris pli ol 1.200 dungitoj kaj tri departementoj de advokatoj Garrigues.

Ĝia konstruado komenciĝis en 1975 kaj finiĝis en 1979. La komenca projekto plenis turon por oficejoj kaj bazo kun spektaklejoj, komercejoj kaj parkejo. En sia epoko ĝi estis la plej alta konstruaĵo de la komplekso AZCA ĝis la konstruado de la Turo Pikaso.

Incendio[redakti | redakti fonton]

La turo Windsor bruliĝas matene, la 13-an de februaro 2005

Iom antaŭ la noktomezo de sabato la 12-a de februaro 2005 komenciĝis incendio de oficejo en la 21-a etaĝo kaj rapide ĝi disiĝis al la superaj etaĝoj kaj neutiligis la konstruaĵon. Danke al ĝia strukturo la konstruaĵo ne detruiĝis kaj ĝia ordigita malkonstruado ne efektiviĝis ĝis aŭgusto 2005. Ekis multaj onidiraĵoj pri la kaŭzoj de la incendio, laŭdire provokita.