Tutanĥamono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio - Arkeologio - Egiptio

Tutanĥamono (naskiĝis ĉ. 1347 a.K., mortis ĉ. 1339 a.K.) estas faraono de la 18-a dinastio, verŝajne filo de la hereza faraono Aĥnatono. Komence li nomiĝis Tutanĥaton kiel adoranto de Atono (la Suno), sed poste li refariĝis adoranto de Amono, ŝanĝis sian nomon kaj revenigis la pastrojn de Amono al iliaj temploj kaj oficoj. Li fariĝis reĝo kiel 9-jarulo kaj mortis kiel 18- aŭ 19-jarulo. La vera reganto estis kortegano Aje, kiu post morto de la juna faraono fariĝis reĝo, tial ekzistas suspekto, ke li perforte forigis Tutanĥamanon, kiam proksimiĝis ties plenkreskeco kaj li povus transpreni la potencon.

Tutanĥamono famiĝis je la jaro 1922, kiam angla arkeologo Howard Carter trovis lian tombon ja la 4a de novembro, nedifektitan kaj plenan de fabelaj riĉaĵoj, kiuj nur povas doni imagon, kiaj trezoroj estis en elrabitaj kriptoj de multe pli gravaj faraonoj.