Tutkeltismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Tutkelta Flago, dizajnita fare de Robert Berthelier, bretono, en 1950. Ĝi konsistas el du interplektitaj triskeloj.

Tutkeltismo (irlande Pan-Cheilteachas, skotgaela Pan-Cheilteachas, bretona Pan-Keltaidd, kimra Pan-Geltaidd, kornvala Pan-Keltaidd, manksa Pan-Cheltaghys), ankaŭ konata kiel pan-keltismo aŭ simple keltismo, estas politika, socia kaj kultura movado rekomendanta solidarecon kaj kunlaboron inter keltaj nacioj (ambaŭ la Britonaj kaj Gaelaj branĉoj) kaj la modernaj keltoj en Nordokcidenta Eŭropo.[1] Kelkaj tutkeltaj organizaĵoj rekomendas ke la keltaj nacioj secesiĝu de Britio kaj Francio kaj formu sian propran apartan federacian ŝtaton, dum aliaj simple rekomendas tre proksiman kunlaboron inter sendependaj suverenaj keltaj nacioj, en la formo de bretona naciismo, kornvala naciismo, irlanda naciismo, manksa naciismo, skota naciismo kaj kimra naciismo.

Kiel ĉe aliaj tutnaciismaj movadoj kiel ekzemple tutamerikismo, tutarabismo, tutgermanismo, tuthispanismo, tutiranismo, tutlatinismo, tutslavismo, tuttjurkismo kaj aliaj, la tutkelta movado elkreskis el Romantika naciismo kaj specifa al si mem, la Kelta Reviviĝo. La tutkelta movado estis plej elstara dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj (ĉirkaŭ 1838 ĝis 1939). Kelkaj fruaj tutkeltaj kontaktoj okazis tra la Gorsedd Cymru kaj la Eisteddfod, tradiciaj kimraj festivaloj, dum la ĉiujara Kelta Kongreso estis iniciatita en 1900. Ekde tiu tempo la Kelta Ligo fariĝis la elstara vizaĝo de politika pankeltismo. Iniciatoj plejparte temigis kulturan keltan kunlaboron, prefere ol eksplicite politiko. Tiel ekzemple muzikaj, artaj kaj literaturaj festivaloj, estas kutime nomataj "inter-keltaj", ne "tut-keltaj".

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]