Tutkorpa masaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tutkorpa masaĝo
televida filmo
Originala titolo Full Body Massage
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1995
Ĝenro filma dramo
Kameraado Anthony B. Richmond
Reĝisoro(j) Nicolas Roeg
Produktisto(j) Michael Nolin
Muziko de Harry Gregson-Williams
Rolantoj Mimi Rogers • Bryan Brown
IMDb
vdr
Felicien Rops - le massage - la masaĝo
Felicien Rops - Le massage - la masaĝo

Tutkorpa Masaĝo, angle Full Body Massage (1995) estas televido-filmo kiu havis la ambicion klopodi esti arta filmo[1], reĝisorita de Nicolas Roeg kun Mimi Rogers en la ĉefrolo kiu ricevis nudan plenkorpan masaĝon parolanta pri interrilatoj kaj filozofio kun ŝia masaĝisto (Bryan Bruna).

Sinoptiko[redakti | redakti fonton]

Nina, arta negocisto, havis ŝian ĉiusemajnan masaĝan rendevuon kaj estis surprizita ke ŝia kutima masaĝisto, Douglas, sendis anstataŭanton kies nomo estas Fitch. Dum ties masaĝosesio ekestas facila interkompreniĝo inter la paro kun paroladoj pri intimeco kaj pasintaj interrilatoj.

Dum Nina restas tutnude sur la masaĝo-tablo, Fitch ankaŭ prenas la tempon klarigi diversajn masaĝoteknikojn, inkluzive tiun uzita de Hopiaj kuraculoj.

Opinio[redakti | redakti fonton]

La filmo estis komparita al la franca filmo La Belle Noiseuse en kiu ĉefrolis Emmanuelle Béart dum ŝi pasas multe de sia tempo nude kiel modelo por la artisto diskutanta interrilatojn kun li.[2]

Kvankam en la filmo 'Full Body Massage', kiu estas portreto de sensa amo en kiu la ĉefrolantino estas ofte tutnude, la emfazo tamen kuŝas multe pli sur la malsimilaj manieroj rigardi la vivon[3]. En iliaj paroladoj ili malkaŝas sian personan vivhistorion, pligrandigite per alternaj 'flashbacks' kiuj evidentigas iliajn kontraŭajn mondrigardojn, dum ili fariĝas fizike plejeble intimaj en ne-seksa rilato[4].

Skipo[redakti | redakti fonton]

  • Mimi Rogers kiel Nina
  • Bryan Brown kiel Fitch
  • Christopher Burgard kiel Douglas
  • Elizabeth Barondes kiel Alice
  • Gareth Williams kiel Harry Willis
  • Patrick Neil Quinn kiel Andy
  • Heather Gunn kiel DeeDee
  • Gabriella Hall kiel Young Nina (kiel Laura Saldivar)
  • Brian McLane kiel Young Fitch
  • William Fuller kiel la patro de Fitch
  • Lynette Bennett kiel la patrino de Fitch
  • Rachel Nolin kiel la fratino de Fitch
  • Michael Edmonds kiel la Hopia kuraculo
  • Ross McKerras kiel Rancher
  • Michael Robert Nyman kiel Rancher 2

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Tony Scott, recenzo : Full Body Massage, Variety Ed, 5-a novembro 1995, konsultita la 13-an februaro 2017.
  2. Full Body Massage (1995) from Johnny Web (Uncle Scoopy), alirita la 2007-01-16.
  3. (angla) Ottarsson, Full Body Massage, Letterboxd,
  4. (angla) Bernard Hemingway, Full Body Massage, recenzo, cinephilia, Aŭstralio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]