Tynaarlo
Municipo Tynaarlo | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Tynaarlo | Blazono de municipo Tynaarlo | |
![]() | ||
Provinco | Drento | |
Ĉefloko | Vries | |
Areo - Tero - Akvo |
147,65 km² 143,73 km² 3,93 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
31.928 (1-a de januaro 2006) 222 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 4′ N, 6° 34′ O (mapo)53.0666666666676.5666666666667Koordinatoj: 53° 4′ N, 6° 34′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | A28, N34, N386 | |
CBS-municipokodo | 1730 | |
Telefona kodo | 0592, 0598 | |
Poŝtkodo | Sebahagian daripada julat 9000 | |
Oficiala retejo | http://www.tynaarlo.nl/ | |
Tynaarlo (53° 4′ N, 6° 34′ O (mapo)53.0666666666676.5666666666667)
estas nederlanda municipo en la nordo de la provinco Drenthe kaj la nova nomo por la municipo Zuidlaren. La municipo ekestis en 1998 pro kuniĝo de la municipoj, Eelde kaj Vries.
En la komenco la municipo nomiĝis Zuidlaren, sed post protestoj el la antaŭaj municipoj Vries kaj Eelde oni decidis elekti pli neŭtralan nomon, nome tiu de relative malgranda vilaĝo kiu situas inter la tri grandaj vilaĝoj. La municipo havas 31.928 (1-a de januaro 2006, fonto: CBS) loĝantojn sur areo de 147,65 km² (de kiu 3,93 km² akvo: partoj de la Zuidlaardermeer kaj la Paterswoldsemeer situas en la municipo)
Je la 7-a de majo 2004 oni ekuzis la novan komunuman domon en Vries. Ĝis tiam la oficistoj laboris dise sur diversaj lokoj de antaŭ la komunuma kunfandiĝo.
Ĉefgrupoj[redakti | redakti fonton]
La municipo Tynaarlo havas deknaŭ oficialajn ĉefgrupojn..
Nombro da loĝantoj po ĉefgrupo je la 1-a de januaro 2006:
|
|
* Inkl. Schuilingsoord, Westlaren en Zuides
** Inkl. Bunnerveen
Fonto: CBS
Cetera oficiala ĉefgrupo:
Publika transporto[redakti | redakti fonton]
La fervojlinio Zwolle-Groningen iras tra la municipo, sed sen haltejo (en la pasinteco ĉe la vilaĝo Tynaarlo estis haltejo Zuidlaren). La bustransporto estas prizorgata de la kompanio Arriva, kaj estas celata por granda parto je la urbo Groningen.
Buslinioj:
- linio 44: Hoogezand-De Groeve-Zuidlaren-Westlaren-Tynaarlo-Vries
- linio 50: Groningen-Haren-De Punt-Vries-Assen (parto Haren-De Punt rapidservo, do sur la A28)
- linio 51: Groningen-Haren-Glimmen-De Punt-Vries-Assen
- linio 650: Groningen-Vries-Assen (rapidservo dum pinthoroj)
- linio52: Station Groningen Noord-Korrewegwijk-Groningen CS-De Wijert-Eelderwolde -Paterswolde-Eelde-De Punt (kuniĝo al linio 51 kaj linio 50 de/al Assen)
- linio 653: Groningen-Eelde (Lerneja linio al la "Terra College")
- linio 58: Groningen-Haren-Midlaren-Zuidlaren-Annen-Assen
- linio 658: Groningen-Haren-Midlaren-Zuidlaren-Annen-Gieten
- linio 86: Groningen-Peize-Donderen-Norg
- kvartalbuso 93: Zuidlaren-De Groeve-Zuidlaarderveen-Annen
- Q-liner 318: Groningen-Westlaren-Zuidlaren-Annen
Urbestroj[redakti | redakti fonton]
- 1998 - 2005 - Hein Pannekoek
- 2005 - 2008 - Jan Rijpstra
- 2008 - 2013 - Frank van Zuilen
- 2013 - ..... - Piet Adema (anstataŭa)
Provinco Drento | ![]() |
---|---|
Aa en Hunze | Assen | Borger-Odoorn | Coevorden | De Wolden | Emmen | Hoogeveen | Meppel | Midden-Drenthe | Noordenveld | Tynaarlo | Westerveld | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |