Tynaarlo (vilaĝo)
Tynaarlo | |||
---|---|---|---|
loĝloko en Nederlando vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 5′ N, 6° 37′ O (mapo)53.07676.6175Koordinatoj: 53° 5′ N, 6° 37′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tynaarlo [+] | |||
Tynaarlo estas vilaĝo en la nederlanda provinco Drento.
La vilaĝo estas parto de la municipo Tynaarlo, kiu estas nomita laŭ tiu vilaĝeto. Dum la kunfandiĝo de la antaŭaj komunumoj Eelde, Vries kaj Zuidlaren ekde la 1-a de januaro 1998 en la komenco oni elektis kiel nova nomo Zuidlaren. Tio kaŭzis protestojn en ambaŭ aliaj loĝlokoj. Tial oni elektis la nomon de la vilaĝeto kio situas proksimume meze inter la aliaj pli grandaj vilaĝoj.
Tynaarlo estas malnova vilaĝo, apud la N386 de Vries al Zuidlaren kaj la A28, meze inter Assen kaj la urbo Groningo.
La malnova agrara karaktero grandparte estas konservita en la malnova centro kun granda kaj arboriĉa vilaĝcentra placo. La vilaĝo tamen ne plu havas multajn aktivajn agrokultivistojn. Ĝi nun estas navedula vilaĝo kun novaj kvartaloj.
Je la orienta flanko de la vilaĝo, en la direkto de Zeegse, troviĝas eta dolmeno (D6) kun tri kovroŝtonoj