Tímea Magyar
Etoso
Tímea Magyar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de novembro 1983 (40-jaraĝa) en Kecskemét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–2016) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Tímea Magyar [madjar], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyar Tímea estas hungara aktoro.
Tímea Magyar[1] naskiĝis la 28-an de novembro 1983 en Kecskemét.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tímea Magyar akiris aktoran diplometon en akademio de Teatro Magyar en 2006, post jardeko diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Piroska Molnár kaj Gergely Kocsis. Ŝiaj plej gravaj teatraj stacioj estis Teatro de Kecskemét (2001–2003), Teatro Magyar (2003–2006) Teatro Petőfi (Sopron) (2006-2012), Teatro József Attila (2011-2014). Malofte ŝi havis ankaŭ filmajn rolojn.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Hamleto - Ophelia
- Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- József Katona: Bánk bán - Melinda
- Ferenc Molnár: A doktor úr - Lenke
- Mór Jókai: A kőszívű ember fiai - Edit Lindenwall
- Ambaŭ vivoj de onklino Mici (teatra versio) - Kati
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Irina
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Lujza
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Leonardo (mallonga filmo, 2006)
- Örök Tél (2018) - Kati
- Jóban Rosszban (televizia serio, 2019)