Ugliĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ugliĉ
administra dividaĵo de Rusio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 152610
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32 057  (2018) [+]
Loĝdenso 1 187 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 32′ N, 38° 20′ O (mapo)57.53333333333338.333333333333Koordinatoj: 57° 32′ N, 38° 20′ O (mapo) [+]
Alto 120 m [+]
Areo 27 km² (2 700 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Ugliĉ (Jaroslavla provinco)
Ugliĉ (Jaroslavla provinco)
DEC
Ugliĉ
Ugliĉ
Situo de Ugliĉ
Ugliĉ (Eŭropa Ruslando)
Ugliĉ (Eŭropa Ruslando)
DEC
Ugliĉ
Ugliĉ
Situo de Ugliĉ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Uglich [+]
vdr

Ugliĉ (ruse Углич) estas urbo en Jaroslavla provinco de Rusio. Ĝia vortradiko supozeble venis el la rusa vorto “ugol” (angulo, sinuo), ĉar ĝi situas sur la alta, dekstra bordo de rivero Volgo, kiu tie sinuas.

Ĝin fondis reprezentanto de Kieva princo Jano Pleskoviĉ en 937. Ekde 1777 ĝi havas statuson de urbo. En 1238 la urbon detruis kaj forrabis tataro-mongoloj, tamen ĝis 1260 ĝin oni rekonstruis kaj komencis pligrandigi, ĉar ĝin plenigis enmigrintoj el sudaj provincoj de Rusio, kiuj serĉis pli sendanĝerajn loĝlokojn.

Samkiel ceteraj apudvolgaj urboj Ugliĉ disvastiĝis laŭlonge de bordo de la rivero. En ĝia centro estis Kremlo – la granda fortikaĵo kun dikaj muroj kaj turoj. En Kremlo troviĝis la palaco de la princo, temploj, preĝejoj ktp. Ekster ĝiaj muroj vivis kaj laboris metiistoj, komercistoj k.a.

La 15-an de majo 1591 en Ugliĉ pereis naŭjara carido Dimitrij, lasta filo de caro Ivano la Terura, vicfrato de nominale reganta tiutempe caro Fjodor (Teodoro) el dinastio Rjurikoviĉ. Ĉar caro Fjodor ne havis filojn, do juna carido Dimitrij siatempe rajtis troni. Morto de Dimitrij donis gravajn avantaĝojn al reala tiama reganto Boriso Godunov, frato de carino kaj bofrato de la caro. La unua versio supozas intencan mortigon de la carido, la dua – lian hazardan memmortigon per tranĉilo, ĉar la knabo suferis pro epilepsio. Tiu ĉi temo estas bazo de dramo “Boriso Godunov” far Aleksandro Puŝkin kaj samnoma opero far Modesto Musorgskij.

Pro tragedio en Ugliĉ estis punitaj multaj servistoj kaj eĉ patrino de la carido, kiun oni perforte devigis estiĝi manakino. Oni eĉ punis la alarman sonorilon, detranĉinte ĝiajn orelojn kaj langon. Post tio oni ĝin vergis kaj ekzilis en Siberion. Nun ĝi estas reveninta kaj troviĝas en la loka muzeo.

Gloron al Ugliĉ ene kaj ekstere de la lando donadis dum jarcentoj lokaj virinoj, kiuj kroĉetis neordinarajn varmigajn ŝtrumpojn, gamaŝojn ktp.

Multjara selektado de loka raso de gebovoj en ekologie puraj naturaj kondiĉoj rezultigis produktadon de la senkomparebla lakto, el kiu oni fabrikas bongustan fromaĝon “Ugliĉ”.

Ankaŭ laŭdas alian produkton de Ugliĉ rusaj kaj eksterlandaj virinoj pro tieaj manaj horloĝoj, kiuj fakte ne estas nur simplaj kronometroj, sed realaj karaj ornamaĵoj faritaj en unika rusa stilo.

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 57° 32′ N 38° 20′ O / 57.533 °N, 38.333 °O / 57.533; 38.333 (mapo)Koordinatoj: 57° 32′ N 38° 20′ O / 57.533 °N, 38.333 °O / 57.533; 38.333 (mapo).

En la urbo estas fervoja stacio.

En 2002 la urbo havis 38,3 mil loĝantojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]