Ugrinovci (Zemun)
Aspekto
Ugrinovci, serbe Угриновци estas vilaĝo en Serbio, en distrikto Beogrado (sed geografie en Srem (regiono)), en municipo de Zemun. La loknomo venis de la mezepoka nomo por hungaroj: "Ugri".
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 10 070 en 2011
- Poŝtkodo: 11 277
- Telefonprefikso: 011
- Aŭtokodo: BG
- Koordinatoj: 44°52′42″N 20°11'13″E
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ugrinovci etendiĝas ĉe Zemun.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1702. La preĝejo omaĝe al Sankta Georgo konstruiĝis en 1756. La lernejo ekfunkciis en 1761. Ĝis la 20-a jarcento ofte okazis inundoj. Populacio de Ugrinovci konstante kreskis por la lastaj kvar jardekoj. En 2002 vivis en Ugrinovci 7007 serboj (97%), 40 ciganoj kaj aliaj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla kaj serba Vikipedioj
- Mapo pri Ugrinovci