Saltu al enhavo

Ulanĉab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ulanĉabo)
Ulanĉab
stepa panoramejo proksime de la urbo
stepa panoramejo proksime de la urbo
stepa panoramejo proksime de la urbo
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Statuso Urbo
Lando  Ĉinio
Provinco Interna Mongolio
Poŝtkodo 012000
Aŭtokodo 蒙J
Telefonkodo (0)474
Retpaĝaro http://www.wulanchabu.gov.cn/
Demografio
Loĝantaro 2 143 590  (2010)
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 113° 7′ O (mapo)40.991944444444113.12444444444Koordinatoj: 41° 0′ N, 113° 7′ O (mapo) [+]
Alto 1 378 m [+]
Areo 54 491 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +8
Loko de Ulanĉabo (ruĝa) en Interna Mongolio (oranĝa), Ĉinio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ulanqab [+]
vdr

UlanĉabUlanqab, Ulaan ChabUlagancab (mongole respektive Улаанцав [Ulaγančab], ĉine simpligite 乌兰察布, tradicie 烏蘭察布, pinjine Wūlánchábù) estas prefektujnivela milionurbo en la aŭtonoma regiono Interna Mongolio de la Ĉina Popola Respubliko.

Urba ĉefvojo en Ulanĉab

Loĝantoj

[redakti | redakti fonton]

Laŭ stato de la jaro 2020 en la prefektujnivela urbego vivis 1 706 328 loĝantoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ulanĉab troviĝas en montara teritorio 1 378 m super la marnivelo kaj konsistas el 11 dividoj. Ĝi havas areon de 54 474 km².

Placo en Ulanĉab

En 1973 oni trovis metiejojn pri ŝtoniloj. Skrapiloj, hakiloj kaj sagpintoj estis produktitaj tie antaŭ ĉirkaŭ dek mil jaroj. Historie la teritorio apartenis al la provinco Suijuano de la Ĉina Imperio. En 1919 fervoja linio estis konstruita el Pekino, kio pliigis la ekonomian - kaj ankaŭ militan - gravecon de Ulanĉab. Tri gravaj bataloj okazis tie dum la Ĉina Enlanda Milito, en januaro kaj septembro 1946, kaj en septembro 1948. La 19-an de septembro 1949 la Kuomintango transdonis tiun parton al la Ruĝa Armeo sen batalo. La prefektujnivela urbego estis establita la 1-an de decembro 2003.

Ulanĉab estas grava centro por la disvolviĝo de renovigebla energio (precipe sunaj kaj ventaj). Ankaŭ loke oni produktas energiajn ekipaĵojn.

La altnivela edukado okazas en 3 altlernejoj.

Stacidomo

Tra la teritorio trairas pluraj fervojoj kaj provincaj aŭtovojoj, krome flughaveno servas. Tre gravas la varfervoja transporto al Mongolio, Rusio, Uzbekio kaj Germanio.

Ulanĉab havas malvarman duonaridan klimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen: BSk. La vintroj estas longaj, malvarmaj kaj tre sekaj, la someroj iom humidaj kun fortaj ventoj. Jare pluvas averaĝe 340 mm, pli ol duono de la jara precipitaĵo falas nur en julio kaj aŭgusto. La temperaturo averaĝas 5 °C kaj varias inter -1-12 °C.

Lago

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • lago
  • martira monumento
  • Anglalingva Vikipedio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]