Un giorno di regno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Un giorno di regno
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro dramma giocoso • opero
Loko de rakonto Brest
vdr

Un giorno di regno, ossia il finto Stanislao (Unutaga regno, aŭ La pretendanto Stanislao, ofte tradukita ankaŭ kiel Reĝo por unu tago) estas opera melodramma giocoso en du aktoj de Giuseppe Verdi laŭ itallingva libreto verkita en 1818 de Felice Romani.

Origine verkita por la ĉeĥa komponisto Adalbert Gyrowetz,[1][2] la libreto estis bazita sur la teatraĵo Le faux Stanislas verkita de la franco Alexandre Vincent Pineu-Duval en 1808.[1] Un giorno estis premierita ĉe la Teatro alla Scala, Milano, la 5an de Septembro 1840.

Post la sukceso de sia unua opero, Oberto en 1839, Verdi ricevis komision de la impresario de La Scala nome Merelli por verki tri pliajn operojn. Un giorno estis la unua el la tri, sed li verkis tiun operon dum periodo kiam unue liaj filoj kaj poste lia edzino mortis kaj ties malsukceso en 1840 kaŭzis ke la juna komponisto preskaŭ abandonis operon. Nur kiam li estis konvinkita verki muzikon por la ekzistinta libreto, kiu poste konatiĝis kiel Nabucco, Verdi restartis sian karieron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj

  1. 1,0 1,1 Gossett, p. 37: Gossett notis, ke "for many Italian librettists of the time, French operatic texts were a rich vein to be mined."
  2. Budden, p. 73

Ĉefaj fontoj

Aliaj fontoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]