Unia teamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Unia teamo en 1992

Unia teamo dum la jaro 1992 estis la nomo de la komuna olimpia teamo de la ŝtatoj de la Komunumo de sendependaj ŝtatoj kaj de Kartvelio en la Vintra Olimpiko en Albertville kaj la Somera Olimpiko en Barcelono. La oficiala franca nomo de la teamo estis Equipe Unifiée. En la rezultolistoj aperas la mallongigo EUN.

Ofte la teamo estis nomita "teamo de KSŜ", kio tamen malĝustas, ĉar Kartvelio nur dum 1993 membriĝis en la de Rusio dominita Komunumo de sendependaj ŝtatoj.

La teamo konsistis el ĉiuj posteulaj ŝtatoj de Sovetunio escepte de la ŝtatoj de BaltioEstonio, Latvio kaj Litovio – kiuj en la Kantanta Revolucio tiom batalis pri distanciĝo de Sovetunio, ke ili memkompreneble unuafoje post la Dua Mondmilito ĝuis pri reprezentiĝo kiel suverenaj ŝtatoj. La sportistoj de la unia teamo do venis el:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]