Unia teamo
Unia teamo dum la jaro 1992 estis la nomo de la komuna olimpia teamo de la ŝtatoj de la Komunumo de sendependaj ŝtatoj plus Kartvelio en la Vintra Olimpiko en Albertville kaj la Somera Olimpiko en Barcelono. La oficiala franca nomo de la teamo estis Equipe Unifiée. En la rezultolistoj aperas la mallongigo EUN.
Ofte la teamo estis nomita "teamo de KSŜ", kio tamen malĝustas, ĉar Kartvelio nur dum 1993 membriĝis en la de Rusio dominita Komunumo de sendependaj ŝtatoj.
La teamo konsistis el ĉiujposteulaj ŝtatoj de Sovetunio escepte de la ŝtatoj de Baltio, Estonio, Latvio kaj Litovio, kiuj en la Kantanta Revolucio tiom batalis pri distanciĝo de Sovetunio, ke ili memkompreneble unuafoje post la Dua Mondmilito ĝuis pri reprezentiĝo kiel suverenaj ŝtatoj. La sportantoj de la unia teamo do venis el:
- Armenio (ne en la Vintra Olimpiko)
- Azerbajĝano (ne en la Vintra Olimpiko)
- Ŝablono:Flagikono Belarusio
- Kartvelio (ne en la Vintra Olimpiko)
- Ŝablono:Flagikono Kazaĥstano
- Ŝablono:Flagikono Kirgizistano (ne en la Vintra Olimpiko)
- Moldavio (ne en la Vintra Olimpiko)
- Rusio
- Ŝablono:Flagikono Taĝikistano (ne en la Vintra Olimpiko)
- Ŝablono:Flagikono Turkmenistano (ne en la Vintra Olimpiko)
- Ukrainio
- Ŝablono:Flagikono Uzbekistano
Vidu ankaŭ
- tutgermania olimpia teamo
- sendependaj olimpiaj partoprenantoj (IOP, 1992, 2000)