Unikoda enigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unikoda enigo estas maniero enkomputiligi signojn mankantaj en la klavaro per iliaj unikodaj signonumeroj.

Enigo per signotabelo[redakti | redakti fonton]

Gnomea signotabelo «gucharmap»

Diversaj operaciumoj disponigas tian rimedon por trovi signon per ĝia unikoda signonumero, aŭ per la unikoda nomo, aŭ per unikoda kodpaĝo. En Vindozo por tio disponeblas la programo Charmap; en Linuksoj, gucharmap kaj kcharselect.

Ekz‑e en gucharmap oni povas, per la menuero «Search» (Serĉo), trovi (kaj kopii) la literon Ĝ per ĝia deksesuma signonumero U+011C, aŭ per (parto de) ĝia unikoda nomo (evidente, anglalingva) “g with circumflex” (la plena nomo estas “latin capital letter g with circumflex”).

Enigo per deksesuma signonumero[redakti | redakti fonton]

En Linukso[redakti | redakti fonton]

Linukse sub la Fenestra Sistemo X oni povas jene klavi unikodajn signojn[1]:

Premante Ctrl+Shift (t.e. Stir+Maj) tajpu u kaj deksesumajn ciferojn de la signonumero; relasu la klavojn Ctrl+Shift.

En Emakso[redakti | redakti fonton]

Ctrl+xReturn vokas la funkcion insert-char, kiu akceptas deksesuman signonumeron aŭ unikodan nomon de la bezona signo.

En LibreOffice[redakti | redakti fonton]

En LibreOffice la ordo estas inversa: unue oni tajpas deksesuman signonumeron, kaj posta Alt+x kuntiras ĝin en la respondan signon. Ekz‑e ...11c sekvata de Alt+x rezultigas ...Ĝ.

HTML[redakti | redakti fonton]

En HTML kaj XML oni povas indiki signon per kaj-signo, krado (signo), signonumero, kaj punktokomo. La signonumero povas deksesuma (tiam ĝi komenciĝas per ikso), aŭ dekuma. Ekz‑e Ĝ estas prezentebla per

  • Ĝ (dekume)
  • Ĝ (deksesume)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Krom en dialogo kun programo, kiu mem rezervas la klavokombinojn Ctrl kaj Shift por aliaj celoj; ekz‑e en Emakso tiu metodo de funkcias.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]