Unitariisma preĝejo Béla Bartók (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unitariisma preĝejo
Unitariisma preĝejo Béla Bartók en Budapeŝto-Ferencváros
Unitariisma preĝejo Béla Bartók en Budapeŝto-Ferencváros
Protestanta kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Ferencváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Unitariismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstruado 1929
Specifo
Enhaveco 120 sidlokoj
Ligiloj
vdr

La Unitariisma preĝejo Béla Bartók estas eklezia konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Ferencváros.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nun videbla loĝdomo estis konstruita en 1899. Depost Traktato de Trianon amase alvenis hungaraj rifuĝintoj al Budapeŝto, inter ili unitariistoj. En 1922 la unitaria eklezio aĉetis la loĝdomon por havi plian konvenan lokon por mesoj. Samtempe oni kolektis monon precipe en Britio kaj Usono por pli nova preĝejo. En la sekva jaro eklezia grupo formiĝis en tiu loko. En 1926 la loĝdomo estis trakonstruita, en konvena loko etaĝo estis forigita, tial dunivela halo estiĝis por kirko. La preĝejo mem estis preta en 1929, la ceteraj loĝejoj ne estis tuŝitaj. En 2001 la unitaria grupo prenis la nomon Béla Bartók, ĉar ankaŭ li estis unitaria. En 2009 la ekstera parto estis renovigita. La grupo havas ankaŭ eklezian koruson.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La trietaĝa konstruaĵo kontaktiĝas kun aliaj loĝdomoj. La fasado estas simetria kaj situas laŭ la trotuaro. La domo havas meze korton. La preĝeja enirejo troviĝas en la korto. Interne la halo estas simpla, ene estas predikejo, en la alia flanko pli supre orgeno.

La ekstera fasado

Fontoj[redakti | redakti fonton]