Universitato Karlo la 3-a de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Karlo la 3-a de Madrido
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1989
fondinto(j) Gregorio Peces-Barba vd
Situo
Geografia situo 40° 18′ 0″ N, 3° 43′ 0″ U (mapo)40.3-3.71667Koordinatoj: 40° 18′ 0″ N, 3° 43′ 0″ U (mapo)
lando Hispanio
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Alliance 4 Universities
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Juna Eŭropa Esploruniversitata Reto
• Konferenco de la Rektoroj de la Universitatoj de Hispanio
• Open Education Global
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
Universitato Karlo la 3-a de Madrido (Madrido)
Universitato Karlo la 3-a de Madrido (Madrido)
DEC
Universitato Karlo la 3-a de Madrido
Universitato Karlo la 3-a de Madrido
Universitato Karlo la 3-a de Madrido (Hispanio)
Universitato Karlo la 3-a de Madrido (Hispanio)
DEC
Universitato Karlo la 3-a de Madrido
Universitato Karlo la 3-a de Madrido
Map
Universitato Karlo la 3-a de Madrido
vdr
Municipoj kie la Universitato Karlo la 3-a havas sidejojn.
Biblioteko de la Supera Politeknika Lernejo de la Universitato Karlo la 3-a.

Fondita en 1989, la Universitato Karlo la 3-a de Madrido, en hispana origine kaj oficiale Universidad Carlos III de Madrid estas unu el la ses publikaj universitatoj situantaj en la Regiono de Madrido kun la Komplutensa Universitato de Madrido, la Aŭtonoma Universitato de Madrido, la Politeknika Universitato de Madrido, la Universitato de Alcalá de Henares kaj la Universitato Reĝo Johano Karlo.

Temas pri mezgranda universitato (18 951 lernantoj) kiu posedas tri studejojn distribuatajn tra la provinco (Leganés, Getafe kaj Colmenarejo). Ĝi proponas al studentoj 40 titolojn kiuj distribuiĝas inter la jenaj areoj: jura, sociekonomika, teknika kaj beletraj, sen forgesi aliajn subfakojn kiaj Komunikado (Ĵurnalismo kaj Aŭdovida Komunikado) aŭ Bibliotekonomiko kaj Dokumentiko.

Ĝia moto estas fama frazo de Seneko "Homo homini sacra res" ("Homo estas io sakra por homo"). La rektoro ekde la 27-a de aprilo de 2007 estas profesoro de statistiko Daniel Peña Sánchez de Rivera. Antaŭe estis rektoro de tiu universitato dum 18 jaroj fama hispana politikisto Gregorio Peces-Barba Martínez.