Universitato Nacia de la Riverbordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Nacia de la Riverbordo
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Lux indeficiens
Neelĉerpebla Lumo
Informoj
fondodato 16-a de oktobro 1889
Situo
Geografia situo 31° 38′ 4″ S, 60° 42′ 19″ U (mapo)-31.63444444-60.70527778Koordinatoj: 31° 38′ 4″ S, 60° 42′ 19″ U (mapo)
lando Argentino
adreso Bv. Pellegrini 2750 Y Ciudad Universitaria, Barrio El Pozo.
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• AmeliCA vd
filioj
• Instituto de Desarrollo Tecnológico para la Industria Química
• Instituto de Física del Litoral vd
Universitato Nacia de la Riverbordo (Santa Fe)
Universitato Nacia de la Riverbordo (Santa Fe)
DEC
Universitato Nacia de la Riverbordo
Universitato Nacia de la Riverbordo
Universitato Nacia de la Riverbordo (Argentino)
Universitato Nacia de la Riverbordo (Argentino)
DEC
Universitato Nacia de la Riverbordo
Universitato Nacia de la Riverbordo
Map
Universitato Nacia de la Riverbordo
vdr
Granda Sigelo de la universitato

La Nacia Universitato de la Riverbordo [1] (hispane Universidad Nacional del Litoral, akronime UNL, antaŭe nomita Provinca Universitato de Santa Fe, Universidad Provincial de Santa Fe) estas unu el la ĉefaj publikaj universitatoj de Argentino. Fondita en 1919, ĝi havas sian sidejon en Santa Fe, ĉefurbo de la samnoma provinco.

Ĝi havas plurajn strukturajn dividaĵojn en la urboj Esperanza (es), Reconquista kaj Galvez (es). La universitato estas unu el la ĉefaj centroj de scienca esplorado kaj teknologia evoluo en Argentino. Estas proksimume 1,600 dungitoj sur kunlaborantaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitato ekzistas ekde 1889. Komence ĝi estis nomita Provinca Universitato de Santa Fe. La reformo de universitata eduko en Argentino (1918) kaŭzis la modernigon kaj demokratiigon de alteduko en la lando [2].

Ĝi estis oficiale kreita per Nacia Leĝo n-ro 10,861, promulgita de prezidanto Hipólito Yrigoyen la 17-an de oktobro 1919, surbaze de la ekzistantaj jurstudoj ĉe la Universitato de Santa Fe (ekde 1889), kaj la Industria Lernejo (kreita en 1909). Ĝi estis la unua universitato naskita sub la impulso de la Universitata Reformo de 1918, kiu proklamis al la lando kaj al la tuta Latin-Ameriko la principojn de universitata aŭtonomeco, kunregado kun partopreno de la studenta movado, sekularismo kaj akademia libereco.

La Universitato estas la rezulto de peniga klopodo de guberniestroj kaj leĝdonantoj de la provinco kaj la mobilizado de studentoj kaj ĉiuj Santa Fe civitanoj. Ĝi naskiĝis kiel regiona universitato, ĉar ĝi inkluzivis lernejojn kaj institutojn situantajn en la urboj Santa Fe, Parana, Rosario kaj Corrientes. La kreado de la universitato havis novajn karakterizaĵojn ĉar ĝi inkluzvis fakultatojn kaj lernejojn situantajn en malsamaj urboj en la regiono.

La unuaj Fakultatoj estis Juro kaj Industria kaj Agrikultura Kemio.Ĝi havas sian nunan nomon ekde la 17-a de oktobro 1919.

La Rektora konstruaĵo, kies konstruado estis finita en 1935, transpasis la historiajn okazaĵojn kiuj okazis tie. Inter ili, oni devas rimarki, ke la salono Paraninfo estis la loko de la Nacia Konstitucia Konvencio en du okazoj, en 1957 kaj en 1994

Organizo[redakti | redakti fonton]

La universitato estas dividita en la sekvajn instituciojn [3]:

  • fakultato de Arkitekturo, Dezajno kaj Urba Planado
  • fakultato de Biokemio kaj Biologiaj Sciencoj
  • fakultato de Agrikulturo
  • fakultato de Ekonomiko
  • fakultato de Juraj kaj Sociaj Sciencoj
  • fakultato de Medicino
  • fakultato de Veterinara Medicino
  • fakultato de Literaturo kaj Filozofio
  • fakultato de Kemia Inĝenierado
  • fakultato de Inĝenierio kaj Akvosciencoj

Lernejoj[redakti | redakti fonton]

  • Supera Lernejo de Sano “Ramón Carrillo”.

Institutoj[redakti | redakti fonton]

  • Supera Instituto de Muziko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Universidad Nacional del Litoral, la regiona nomo "Litoral" ne aludas al marbordo, sed al la bordo de la rivero Parano
  2. UNL - Historia de la UNL
  3. UNL - Facultades

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]