Universitato Quisqueya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Quisqueya
privata universitato
moto Hominis beneficio
cognoscere et agere

Scio kaj agado
en la servo de la homaro
Informoj
fondodato 1988
speco privata
Situo
Geografia situo 18° 31′ 34″ N, 72° 19′ 18″ U (mapo)18.5262-72.3218Koordinatoj: 18° 31′ 34″ N, 72° 19′ 18″ U (mapo)
lando Haitio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Network of Excellence in Engineering Sciences of the French-speaking Community
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
Universitato Quisqueya (Haitio)
Universitato Quisqueya (Haitio)
DEC
Universitato Quisqueya
Universitato Quisqueya
Map
Universitato Quisqueya
vdr

Universitato Quisqueya (france Université Quisqueya) estas privata universitato, situanta en la ĉefurbo de Haitio, Portoprinco. Ĝi estis fondita en 1988 [1]. La nuna rektoro estas Jackie Lomark.

La fondinto de la universitato estas Jacques Edward Alexis, kiu ankaŭ estis la unua rektoro de la universitato, inter la jaroj 1990 ĝis 1995, kaj poste estis la ĉefministro de Haitio [1]. La universitato estas konsiderata la plej bona kaj gvida privata universitato en Haitio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Quisqueya, kiu signifas "granda afero" aŭ "granda lando", estas unu el la antaŭaj nomoj de la insulo Hispaniolo, kiu inkluzivas Haition kaj Dominikan Respublikon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitato estis establita en 1988, fare de Jacques Edward Alexis, poste la Ĉefministro de Haitio. Alexis ankaŭ estis la unua rektoro de la universitato, inter 1990 kaj 1995 [1].

Ekde 1993, la universitato estas administrita de la Fondaĵo Educat-uniQ. La institucio sukcesis venki ĉiujn politikajn kaj naturajn katastrofojn kiujn ĝi renkontis, gajnante la reputacion de la gvida privata universitato en Haitio.

Malgraŭ la efikoj de la sismo en 2010, kiam la nombro da studentoj falis al 721, antaŭ 2015 rekrutado pliiĝis al rekorda nombro de 3,500 studentoj.

En 2011, la Centro por entreprenemo kaj Novigado estis fondita en la universitato. La centro estis komence apogita fare de la Clinton Bush Haiti Foundation.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

La universitato havas neniun politikan aŭ religian apartenon. La devizo de la universitato estas "Hominis beneficio cognoscere et agere", kaj tradukita "Scio kaj agado por la servo de la homaro".

La universitato havas ses ĉefajn studfakojn: agrikulturo kaj medio, administrado kaj ekonomio, inĝenieristiko kaj arkitekturo, juro kaj politika scienco, kaj edukado kaj sansciencoj. La universitato ofertas bakalaŭrojn kaj magistrojn. La universitato precipe antaŭenigas entreprenemon kaj ekonomian evoluon.

Estas ĉirkaŭ 360 instruistoj en la universitato kaj pli ol 3500 studentoj.

Famaj eks-studentoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Michael R. Hall, Historical Dictionary of Haiti, Scarecrow Press, 2012-01-12, ISBN 978-0-8108-7549-4. (angla)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]