Universitato Waikato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Waikato
universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Ko te tangata
For the People
Por la popolo
Informoj
fondodato 1964
speco publika esploruniversitato
Situo
Geografia situo 37° 47′ 13″ S, 175° 18′ 50″ O (mapo)-37.786944444444175.31388888889Koordinatoj: 37° 47′ 13″ S, 175° 18′ 50″ O (mapo)
lando Nov-Zelando
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID vd
Universitato Waikato (Nov-Zelando)
Universitato Waikato (Nov-Zelando)
DEC
Universitato Waikato
Universitato Waikato
Map
Universitato Waikato
vdr

La Universitato de Waikato (angle University of Waikato, maorie Te Whare Wānanga o Waikato) estas publika esploruniversitato en Nov-Zelando. Ĝi estas bazita en Hamilton, la ĉefurbo de la regiono Waikato, kaj havas filion en Tauranga. Ĝi estis fondita en 1964. La fakultato de Māori-studoj estas ununura en la mondo [1].

En 2011 ekzistis proksimume 13,000 homoj studantaj en la universitato, inkluzive de 2,299 Māori kaj proksimume 2500 ne-Nov-Zelandaj studentoj. Tio igas ĝin la universitato kun la plej alta nombro da Māori- studentoj [2].

Organizo[redakti | redakti fonton]

Kampuso Hamilton[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Waikato havas sep fakultatojn (Lernejoj de Studoj) en Hamilton :

  • Fakultato de Artoj kaj Sociaj Sciencoj (Faculty of Arts and Social Sciences)
  • Administra Fakultato (Waikato Management School)
  • Fakultato de Edukado (School of Education)
  • Fakultato de Scienco kaj Inĝenierio (School of Science and Engineering)
  • Fakultato de Komputado kaj Matematiko (School of Computing and Mathematical Science)
  • Fakultato de Juro (School of Law)
  • Lernejo de Māoria kaj Pacifika Evoluo (School of Māori and Pacific Development)

Kampuso Tauranga[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Waikato havas ses fakultatojn (sekcioj) en Tauranga :

  • Fakultato de Arto & Sociaj Sciencoj
  • Fakultato de Edukado
  • Lernejo de Maora & Pacifika Evoluo
  • Administra Fakultato
  • Lingva Fakultato
  • Fakultato por Dumviva Lernado

Rangigoj[redakti | redakti fonton]

La universitato estis vicigita 357-a en la supraj 500 universitatoj en la 2011/12 QS World University Rankings [3]. En la Times Higher Education World University Rankings (2011-12), Waikato estis vicigita 318-a el la supraj 400 universitatoj en la mondo [4].

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. History of University of Waikato: University of Waikato. Arkivita el la originalo je 24 January 2019. Alirita 11 January 2019.
  2. Qualifications. Arkivita el la originalo je 15 August 2021. Alirita 23 July 2021.
  3. University of Waikato (angle). Alirita 2023-07-20.
  4. Academic Ranking of World Universities 2020. Arkivita el la originalo je 15 August 2019. Alirita 17 October 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]