Saltu al enhavo

Universitato Walter Sisulu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Walter Sisulu
universitato Redakti la valoron en Wikidata
moto In pursuit of excellence
En serĉado de plejboneco
Informoj
fondodato 2005
Geografia situo 32° 18′ 1″ S, 28° 12′ 17″ O (mapo)-32.3002196428.20474744Koordinatoj: 32° 18′ 1″ S, 28° 12′ 17″ O (mapo)
lando Sud-Afriko
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
Universitato Walter Sisulu (Sud-Afriko)
Universitato Walter Sisulu (Sud-Afriko)
DEC
Map
Universitato Walter Sisulu
vdr

La Universitato Walter Sisulu (angle Walter Sisulu University, akronime WSU), estas ampleksa universitato bazita en Mthatha en la provinco Orienta Kablando de Sud-Afriko. Ĝiaj antaŭaj institucioj estis la Universitato de Transkei (Unitra), la Lima Technikon kaj la Orienta Kablando Technikon. Ĝi estas nomita laŭ Walter Sisulu [1].

Organizo[redakti | redakti fonton]

WSU estas gvidata de vicrektoro. La kanceliero havas reprezentajn kaj simbolajn taskojn. Administrado estas respondeca al la Universitata Konsilio. La universitato havas pli ol 30 000 studentojn kaj proksimume 1 800 dungitojn [2].

La universitato konsistas el la jenaj fakultatoj:

  • fakultato de Administra Scienco kaj Juro
  • fakultato de Inĝenierio, Natursciencoj kaj Teknologio
  • fakultato de Sansciencoj
  • fakultato de Edukado

La fakultatoj estas dividitaj en lernejojn.

La 175 akademiaj programoj de la universitato estas plene akredititaj fare de la Konsilio pri Supera Eduko, kiu kontrolas altedukkvaliton tra Sud-Afriko. Krome, multaj el la programoj ankaŭ estas akredititaj de siaj respektivaj profesiaj korpoj. Estas programoj ofertitaj en la sekvaj kampoj:

  • Inĝenieristiko - Mekanika inĝenierado, Elektrotekniko, Konstruinĝenierado, Konstruita Medio ktp.
  • Scienco
  • Sano
  • Informadiko
  • Komerca administrado
  • Edukado
  • Modo kaj Arto
  • Ĵurnalismo kaj dissendado
  • Administrado pri Turismo kaj Gastamo

Fondaĵo estis kreita por la universitato en 2009, kiu estas bazita en Johanesburgo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Walter Sisulu University. SARUA. Alirita 2014-06-17.
  2. Pri Ni Arkivigite je 2017-12-16 per la retarkivo Wayback Machine, Altirita la 16an de decembro 2017