Universitato de Bamberg
universitato de Bamberg | ||
---|---|---|
germane Otto-Friedrich-Universität Bamberg | ||
la historia Burgershof, nun unu el pluraj urbocentraj konstruaĵoj de la universitato
| ||
Informoj | ||
fondodato | 1647 (akademio), 1972 (universitato de ĉiuj fakultatoj) | |
Situo | ||
Geografia situo | 49° 53′ 38″ N, 10° 53′ 12″ O (mapo)49.89388888888910.886666666667Koordinatoj: 49° 53′ 38″ N, 10° 53′ 12″ O (mapo) | |
urbo | Bamberg, Bavario, Germanio | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 12 843 (stato aprilo 2015) | |
nombro de kunlaborantoj | 2 269 (2012) | |
el tio profesoroj | 150 (2012) | |
Diversaĵoj | ||
retejo | Oficiala retejo | |
| ||
historia universitata konstruaĵo en la eksa buĉejo borde de la rivero Regnitz
La universitato de Bamberg – germane oficiale Otto-Friedrich-Universität Bamberg, mallonge Uni Bamberg – estas universitato en la historia urbo Bamberg de la federacia lando Bavario en Germanio. Ĝi estis fondita en 1647 kiel akademio, sed nur en 1972 ricevis ĉiujn fakultatojn kaj per tio plenan universitatan statuson.
Esperanto kaj la universitato[redakti | redakti fonton]
Estante universitata urbo, Bamberg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon, kiu ĉiam je signifa parto konsistis el studentoj kaj kunlaborantoj de la altlernejo. Aktuale, inter alie la esperantisto Martin Haase estas docento pri lingvosciencoj; li estras la fakon pri latinidaj lingvoj.