Universitato de Bath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Bath
universitatoaltlernejo • campus university • publika universitato • organizaĵo pri edukado
moto Generatim dicite cultus
(Vergilio , Georgiko II)
Ĝenerale, diru adoro

Lernu la kulturon propran
al ĉiu laŭ sia speco

Informoj
fondodato 1966
Situo
Geografia situo 51° 22′ 47″ N, 2° 19′ 41″ U (mapo)51.3796-2.328Koordinatoj: 51° 22′ 47″ N, 2° 19′ 41″ U (mapo)
lando Britio
urbo Bath
adreso University of Bath, Claverton Down, Bath, Somerset, BA2 7AY
poŝtkodo BA2 7AY
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Jisc
• Digital Preservation Coalition
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
filiita al
• Asocio de Universitatoj de la Komunumo vd
Universitato de Bath (Britio)
Universitato de Bath (Britio)
DEC
Universitato de Bath
Universitato de Bath
Map
Universitato de Bath
vdr

La Universitato de Bath (angle University of Bath) estas publika universitato situanta en Bath en Britio kiu estis establita en 1885.

La universitato estas membro de la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj kaj la Alianco GW4. Inter la bonkonataj diplomiĝintoj de la universitato estas Edward Lowassa, Anne McClain, Falah Mustafa Bakir kaj Florence Wambugu [1].

La Universitato de Bath havis 15,137 studentojn en la akademia jaro 2011/2012 [2], kaj estas tiel relative malgranda universitato. La fortoj de la institucio tradicie estis en inĝenieristiko, natursciencoj, matematiko kaj teknologio, sed la universitato ankaŭ havas disciplinojn kiel ekzemple komerco, financo, psikologio, sociaj sciencoj, arkitekturo kaj sportscienco [3].

Historio[redakti | redakti fonton]

La biblioteko

La radikoj de la universitato kuŝas en teknikaj lernejoj fonditaj en la regiono en 1595. Alia kolegio estis fondita en Bristolo en 1885. En 1907 estis fondita lernejo de apoteko kiu estis aneksita al la kolegio en 1929. Ĉiuj akademiaj institucioj ricevis universitatan statuson en 1966.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La universitato estas dividita en kvar fakultatojn kaj ĉiu fakultato estas dividita en malsamajn fakojn:

Fakultato de Inĝenierado kaj Dezajno[redakti | redakti fonton]
  • Arkitekturo kaj civila inĝenierado
  • kemia inĝenierado
  • Elektrotekniko
  • Mekanika Inĝenierado
Fakultato de Homaroj kaj Sociaj Sciencoj[redakti | redakti fonton]
  • ekonomio
  • Edukado
  • Sanscienco
  • Politiko, lingvoj kaj internaciaj studoj
  • psikologio
  • Sociaj kaj politikaj sciencoj
Fakultato pri Administrado[redakti | redakti fonton]
  • Lernejo de Administrado
Fakultato de Sciencoj[redakti | redakti fonton]
  • Biologio kaj biokemio
  • kemio
  • Komputiko
  • Matematiko
  • natursciencoj
  • Framacio kaj apoteko

Rangigoj[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Bath estis vicigita numero 11 el 126 UK-universitatoj en la 2016 listo de la Complete University Guide [4] kaj numero 5 el 119 UK-universitatoj en la 2016 listo de The Guardian [5]. En 2013, la universitato estis vicigita numero 3 en la lando fare de The Sunday Times, malantaŭ nur la Universitato de Oksfordo kaj la Universitato de Kembriĝo. En 2012, la Universitato de Bath estis nomita la 12-a plej bona de la monda inter universitatoj pli junaj ol 50 jaroj fare de The Guardian kaj QS [6].

THE World University Rankings 2014-2015 lokis la universitaton 301-350 el la 500 plej bonaj universitatoj en la mondo [7]. En la QS World University Rankings por 2014 [8] la universitato vicigis numeron 179 kaj en la Academic Ranking of World Universities (Academic Ranking of World Universities) (la Ŝanhaja rangotabelo) por 2014 kiel numero 401-500 el la universitatoj de la mondo [9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]