Universitato de Karibio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Universitato de Karibio aŭ en angla oficiale University of the West Indies estas publika universitata sistemo kun funkciado por 18 anglalingvaj landoj kaj teritorioj en Karibio: nome Angvilo, Antigvo-Barbudo, Bahamoj, Barbado, Belizo, Bermudo, la Britaj Virgulininsuloj, la Kajmanoj, Dominiko, Grenado, Gujano, Jamajko, Moncerato, Sankta-Kito kaj Neviso, Sankta Lucio, Sankta Vincento kaj la Grenadinoj, Trinidado kaj Tobago, kaj Turkoj kaj Kajkoj. Ĉiu el tiuj landoj estas ĉu membro de la Komunumo de NaciojBrita transmara teritorio. La celo de la universitato estas helpi "malfermi la eblojn por ekonomia kaj kultura kreskiĝo" en Karibio, tiele permesante plibonigon de la regiona aŭtonomeco. La Universitato estis origine instituciita kiel sendependa ekstera altlernejo de la Universitato de Londono.

Ekde la komenco de la Universitato, studentoj kaj altlernejoj estis agnoskataj je fakoj game el artoj kaj sciencoj, al negocado, politiko, kaj sportoj. Elstaraj ĉu lernantoj ĉu instruistoj inkludas du ricevintojn de Nobel-Premio, 61 de premio Rhodes, 18 nunajn aŭ iamajn karibiaj ŝtatestrojn, kaj unu ricevinto de medalo en Olimpiko.

La universiato konsistas el tri fizikaj kampusoj ĉe Mona en Jamajko, St. Augustine en Trinidado kaj Tobago, Cave Hill en Barbado kaj la Malferma Kampuso. Estas satelitaj kampusoj en Mount Hope, Trinidado kaj Tobago, (Altlernejo de Medicinaj Sciencoj) kaj Montego Bay, Jamajko, kaj Centro por Hotela kaj Turisma Administrado en Nasaŭo (Bahamoj). La aliaj kontribuaj landoj estas servataj pere de la Malferma Kampuso kiu hevas fizikan ĉeeston kaj stabanaron ĉe ĉiuj el la 18 landoj.

Gravuloj

Koordinatoj: 18° 00′ 11″ Nordo 76° 44′ 40″ Okcidento / 18.0029784 °N, 76.744566 °U / 18.0029784; -76.744566 (mapo)