Universitato de Misisipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Misisipio
publika universitato • publika eduka institucio en Usono • esplorada universitato
moto Pro scientia et sapientia
Por scio kaj saĝo
Informoj
fondodato 1848
Situo
Geografia situo 34° 21′ 55″ N, 89° 32′ 6″ U (mapo)34.365277777778-89.535Koordinatoj: 34° 21′ 55″ N, 89° 32′ 6″ U (mapo)
lando Usono
urbo University
adreso Oxford, Mississippi, University, MS, 38677-1848
poŝtkodo 38677-1848
Nombroj
nombro de studentoj 21 014 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Southeastern Conference
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• Association of Public and Land-grant Universities vd
filioj
• High Energy Physics Group, University of Mississippi
• Mississippi Alabama Sea Grant Consortium
• Mississippi Space Grant Consortium vd
Universitato de Misisipio (Misisipio)
Universitato de Misisipio (Misisipio)
DEC
Universitato de Misisipio
Universitato de Misisipio
Universitato de Misisipio (Usono)
Universitato de Misisipio (Usono)
DEC
Universitato de Misisipio
Universitato de Misisipio
Map
Universitato de Misisipio
vdr

La Universitato de Misisipio (angle University of Mississippi, ankaŭ konata kiel Ole Miss) estas publika, geinstrua institucio situanta en Oksfordo, Misisipio, Usono. Ĝi estas plej malnova publika universitato de Misisipio kaj ties plej granda laŭ aliĝo [1]. Fondita en 1848, la universitato konsistas el kvar kampusoj situantaj en malsamaj urboj en la ŝtato de Misisipio. La ĉefsidejo de la universitato estas en Oksfordo [2]. Aliaj, pli malgrandaj kampusoj estas trovitaj en la grandurboj de Booneville, Tupelo kaj Southaven. La universitato konservas kampokampuson en Bay Spring, Abbeville kaj medicinan centron en Jackson. La ne-kolegia studentaro de Misisipio estas plejparte loka al la ŝtato de Misisipio (69%), 19% estas reprezentitaj fare de malplimultoj [3]. Internaciaj studentoj el 66 malsamaj landoj studas en ĉi tiu institucio. Laŭ la universitato, la Lyceum-sonorilo estas la plej malnova akademia sonorilo en Usono [4].

La Universitato de Misisipio konsistas el 15 altlernejoj [5].

La universitato estas vicigita inter "R1: Doktoraj Universitatoj - Tre alta esplora agado". Laŭ la Nacia Scienca Fonduso, Ole Miss investis proksimume 137 milionojn USD da dolaroj en esplorado kaj evoluo en 2018, havante la 142-an plej grandan esplor- kaj evolubuĝeton en Usono. Ĝi ankoraŭ estas unu el tridek tri altlernejoj kaj universitatoj partoprenantaj en la National Sea Grant Program kaj partoprenas en la National Space Grant College and Fellowship programo.

La eks-studentoj de la universitato inkludas 27 Rhodes Scholars ricevantojn, 10 subŝtatajn guberniestrojn, 5 usonajn senatanojn, registarestro, kaj nobel-premiito. Aliaj eks-studentoj ricevis honorojn kiel Premio Emmy, Premio Grammy kaj Premio Pulitzer. Ĝia medicina centro elfaris la unuan homan pulmotransplantaĵon kaj best-al-homan kortransplantaĵon [6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . MSU, USM see increased enrollment as state numbers decline (angle). Arkivita el la originalo je January 15, 2022. Alirita 2022-01-15.
  2. Fowler (1941), p. 213.
  3. Halbfinger, David M., "40 Years After Infamy, Ole Miss Looks to Reflect and Heal", The New York Times, September 27, 2002.
  4. "Ole Miss dedicates civil rights statue", Deseret News, October 2, 2006.
  5. University of Mississippi Main Campus. Arkivita el la originalo je April 25, 2021. Alirita April 25, 2021.
  6. History. University of Mississippi. Arkivita el la originalo je June 1, 2021. Alirita July 23, 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]