Universitato de Stellenbosch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Stellenbosch
Stellenbosch Ou Hoofgebou.jpg
Informoj
fondodato 1866
Situo
Geografia situo 33° 55′ 58″ S, 18° 51′ 51″ O (mapo)-33.93277777777818.864166666667Koordinatoj: 33° 55′ 58″ S, 18° 51′ 51″ O (mapo)
Estraro
rektoro kaj vickanceliero Wim de Villiers
Nombroj
nombro de studentoj 28 864 (2014)
nombro de kunlaborantoj 3 211
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Map
Universitato de Stellenbosch
Information icon.svg
vdr

La Universitato de Stellenbosch, aŭ en angla Stellenbosch University kaj en afrikansa Universiteit Stellenbosch, estas publika esplor-universitato situa en Stellenbosch, nome urbo de Sudafriko. Stellenbosch estas la plej aĝa universitato de Sudafriko kaj la plej aĝa ankoraŭ funkcianta universitato en Sub-Sahara Afriko kun la Universitato de Kaburbo kiu ricevis plenan universitatan statuson la saman tagon en 1918. La Universitato de Stellenbosch desegnis kaj fabrikis la unuan mikrosateliton de Afriko, nome SUNSAT, lanĉita en 1999.[1]

La Universitato de Stellenbosch estis la unua afrika universitato kiu subskribis la Berlinan Deklaracion pri Malferma Aliro al Scienca kaj Beletra Sciaro.[2]

La studentoj de la Universitato de Stellenbosch estas kromnomataj "Maties". Tiu termino eble derivas el la afrikansa vorto "tamatie" (signife tomato, kaj reference al la malhela koloro de la lud-uniformo de ties rugbia teamo Rugby Union). Alternativa teorio estas ke la termino devenas el la afrikansa konversaciismo maat (signife "kolego" aŭ "kunulo") origine uzata diminutive ("maatjie") fare de la studentoj de la antaŭaĵo de la Universitato de Kaburbo, nome la Sudafrika Kolegio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "SUNSAT - eoPortal Directory - Satellite Missions". directory.eoportal.org. [1] Alirita la 20an de Marto 2017.
  2. [2] [3] Alirita la 20an de Marto 2017.