University College Dublin
University College Dublin | ||
---|---|---|
![]() | ||
moto | Ad Astra Cothrom na Féinne Al la Steloj | |
fondodato | 1854 | |
speco | publika | |
Situo | ||
Geografia situo | 53° 18′ 27″ N, 6° 13′ 11″ U (mapo)53.3076-6.21981Koordinatoj: 53° 18′ 27″ N, 6° 13′ 11″ U (mapo) | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 33 321 vd
(stato: 2021) | |
retejo | Oficiala retejo | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• Digital Preservation Coalition • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Koalicio por Retigita Informo vd | ||
Filiita al: | ||
• Association of MBAs vd | ||
| ||

University College Dublin (konata ankaŭ kiel UCD) (en irlanda An Coláiste Ollscoile, Baile Átha Cliath, COBÁC), formale konata kiel University College Dublin – National University of Ireland, Dublin (en irlanda An Coláiste Ollscoile, Baile Átha Cliath - Ollscoil na hÉireann, Baile Átha Cliath) estas irlanda plej granda universitato, kun ĉirkaŭ 130 altlernejoj kaj 30 000 studentoj.[1] Ĝi situas apud Dublino, la ĉefurbo de Irlando.
La Universitato originis el korpo fondita en 1854 kiel Katolika Universitato de Irlando kun John Henry Newman kiel unua rektoro, reformita en 1880 kaj rajtigita en 1908. La Universities Act, 1997, renomigis la konstituan universitaton kiel "Nacia Universitato de Irlando, Dublino", kaj ministeria leĝordono de 1998 renomigis la institucion kiel "University College Dublin - National University of Ireland, Dublin".[2]
Origine ĉe la centro de la metropolo, plej el la universitataj fakultatoj estis ekde tiam translokigitaj al parka kampuso de 147 hektaroj ĉe Belfield, kvar kilometrojn sude de la ĉefurbo.
La Universitato konsistas el kvin fakultatoj, ties asociaj lernejoj (34 sume) kaj 18 enketadaj institutoj kaj centroj.
Notoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo
- Hidden History of UCD - Blogo pri radikala kaj socia historio de UCD
- UCD Rugbeo
- Catholic encyclopedia: University College Dublin
- Studenta Sindikato Arkivigite je 2017-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
- The University Observer Online
- The College Tribune Online
- University Scarf Colours[rompita ligilo]