Unsuk Chin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unsuk Chin
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1961 (1961-07-14) (62-jaraĝa)
en Seulo
Lingvoj korea
Ŝtataneco Sud-Koreio
Alma mater Seula Nacia Universitato • Hochschule für Musik und Theater Hamburg
Familio
Frat(in)oj Hoesuk Chin • Chin Jung-kwon
Edz(in)o Maris Gothóni
Okupo
Okupo komponisto • arta direktoro
Verkoj Alice in Wonderland
vdr

Unsuk CHIN ([unsuk ĉin], hangule: 진은숙) (naskiĝis la 14-an de julio 1961 estas sudkorea komponisto de klasika muziko, kiu estas bazita en Berlino, Germanio. Ŝi ricevis diversajn premiojn kiel la Premio Grawemeyer en 2004, la Arnold Schönberg-Premio en 2005, la Muzik-kompona Premio de la Fondaĵo Princo Pierre en 2010, la Hoam-Premio en la Artoj en 2012 kaj la Wihuri Sibelius-Premio en 2017.

La verkoj de Unsuk Chin estis luditaj de diversaj filarmoniaj orkestroj kiel la Berlina Filarmonia Orkestro, la Novjorka Filarmonia Orkestro, la BBC Filarmonia Orkestro, la Ĉikaga Filarmonia Orkestro, la Londona Filarmonia Orkestro, la Los-Angelesa Filarmonia Orkestro, la Bostona Filarmonia Orkestro, la Germana Filarmonia Orkestro de Berlino, la Tokia Filarmonia Orkestro, la Filarmonia Orkestro de Radio France, la Oslo-a Filarmonia Orkestro, la Filarmonia Orkestro de Birmingham, la Montreala Filarmonia Orkestro, la NDR Filarmonia Orkestro, la Finna-Radia Filarmonia Orkestro, Kronos Quartet, kaj multaj aliaj, kaj ili estis dirigentitaj de Kent Nagano, Simon Rattle, Alan Gilbert, Gustavo Dudamel, Myung-Whun Chung, Esa-Pekka Salonen, Neeme Järvi, Peter Eötvös, David Robertson kaj George Benjamin.