Baldingen AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unterbaldingen AG)
Baldingen
Blazono de Baldingen
Baldingen
vilaĝokomunumo en Svislando • eksa municipo • kvartalo
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 33′ 19″ N 8° 18′ 59″ O / 47.55528 °N, 8.31639 °O / 47.55528; 8.31639 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 19″ N 8° 18′ 59″ O / 47.55528 °N, 8.31639 °O / 47.55528; 8.31639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 291
Areo 2,82 km²
Alteco 548 m super marnivelo
Poŝtkodo 5333
Komunumkodo 4301
Mapo de Baldingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Baldingen estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 291 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Baldingen

Baldingen situas sur la monto Spornegg, kiu apartenas al la Tavola Ĵuraso kaj troviĝas proksimume 3 kilometrojn sude de Rejno. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Oberbaldingen sur alteco de 559 m s.m. sur la kulmino de la monteto, kaj el Unterbaldingen sur alteco de 460 m s.m. sur la orienta deklivo de la monteto. Oriente de Unterbaldingen fluas la rivereto Chrüzlibach tra impresa ravino, kies profundeco atingas ĝis 80 metroj kaj kiu alfluas en Rekingen al Rejno.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,82 km², de kiuj 0,88 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,32 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 575 m s.m. sur la altebenaĵo Güllenhau kaj la plej malalta punkto sur alteco de 400 m s.m. en la fundo de la ravino de la rivereto Chrüzlibach.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Baldingen limas en nordo al Rekingen, en oriento al Böbikon, en sudoriento al Lengnau, en sudo al Unterendingen, kaj en okcidento al Tegerfelden.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Baldingen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur pere de mallarĝaj flankaj vojoj.

Baldingen estas konektita al la publika trafikreto per la loka buslinio de la transportentrepreno de Bad Zurzach, kiu kondukas de Böbikon al Bad Zurzach.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Baldingen datiĝas el la jaro 1317 jam sub la nuna nomformo. En Baldingen dum mezepoko regis la Habsburgoj. La malaltan jurisdikcion posedis la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Baldingen, de kies kasteloj hodiaŭ ne plu ekzistas spuroj.

Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Baldingen estis atribuita al la Grafejo Baden.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Baldingen fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen