Unua Kadra Kompanio
Unua Kadra Kompanio (pole: Pierwsza Kompania Kadrowa) – subtaĉmento de infanterio kreita la 3-an de aŭgusto 1914 en Krakovo de Józef Piłsudski per unuiĝo de la membroj de Związek Strzelecki (Fusilista Asocio), pola kvazaŭarmea soci-eduka organizaĵo establiĝinta en 1910 en Lvovo kaj aganta ĝis 1914 - estanta fundamento por kreo de militistaj strukturoj de Polaj Legioj en la Dua Pola Respubliko - kaj membroj de Polskie Drużyny Strzeleckie (Polaj Fusilistaj Taĉmentoj), pola sendependiga organizaĵo fondita en 1911 en Lvovo ene de tiutempa aŭstra aneksaĵo laŭ klopodoj interalie de Eugeniusz Romer.