Eugeniusz Romer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eugeniusz Romer
Eugeniusz Romer.jpg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1871 (1871-02-03)
en Lvivo
Morto 28-an de januaro 1954 (1954-01-28) (82-jara)
en Krakovo
Tombo Salwator Cemetery
Lingvoj pola lingvo
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona UniversitatoLviva Universitato
Profesio
Profesio kartografo • geopolitikisto • geografo • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Eugeniusz Mikołaj Romer (naskiĝis la 3-an de februaro 1871 en Lvovo, mortis la 28-an de januaro 1954 en Krakovo) estis pola geografo, kartografo kaj geopolitikisto, kreinto de moderna pola kartografio, kunkreinto de eldonejo Książnica-Atlas. Viceprezidanto de Internacia Geografia Unio.

Profesoro de Universitato al Jan Kazimierz en Lvovo (de 1911) kaj de Jagelona Universitato (de 1946), honora profesoro de Lvova Universitato (de 1931). Doktoro honoris causa de Universitato de Poznań (de 1934) kaj de Jagelona Universitato (de 1947). Membro de Pola Scienca Akademio (de 1952) kaj de sciencaj societoj en Pollando kaj eksterlande.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eugeniusz Romer infanecon pasigis en Krosno. En 1881 kune kun sia pli aĝa frato Jan ekloĝis en Jasło komencante frekventi la tiean gimnazion. Samtempe, dum ekskurso kun la patro en Tatroj en 1884, unuafoje renkontiĝis kun montoj, kiuj poste iĝis ĉeftemo kaj tereno de lia scienca agado. En 1889 finis klasikan gimnazion en Nowy Sącz. En Galicio aktivis en sekreta porsendependa movado. Universitataj studoj pri historio, geologio, geografio, meteologio pasigis en Jagelona Universitato, studis ankaŭ en Halle kaj Lvovo. En 1894 defendis doktoran tezon pri filozofio en Universitato de Lvovo, kaj en 1895 pasigis ekzamenon pri instruado. Poste dum duonjaro studis ankoraŭ glaciologion kaj geologion en Vieno, kaj poste meteologion en Berlino, kie dum duonjaro praktikis en Ŝtata Meteologia Instituto. Post reveno al Lvovo eklaboris kiel gimnazia instruisto, sed jaron poste, en 1897, estis engaĝita en nova Komerca Akademio. Habilitiĝis en Lvovo en 1899. Samjare nuptiĝis. Kiel docento devis senpage lekcii en la universitato.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Eugeniusz Romer estis kreinto de la revuoj "Prace Geograficzne" (Geografiaj Laboraĵoj) (redaktoro 1918-1939) kaj "Polski Przegląd Kartograficzny" (Pola Kartografia Revuo) (redaktoro 1923-1934) kie publikigis multe da artikoloj. Ankaŭ estis aŭtoro de pluraj laboraĵoj pri kartografio, klimatologio, geomorfologio kaj didaktiko de geografio, interalie:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]