Unua Juda-Romia Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unua juda milito)

La Unua Juda-Romia Milito, ankaŭ nomata kiel Granda Juda Ribelo (hebree המרד הגדול, ha-Mered Ha-Gadol), estis la unua el tri ĉefaj ribeliĝoj de la judoj de la provinco Judeo kontraŭ la Romia Imperio kaj okazis inter la jaroj 66 kaj 73 (La dua estis la milito de Kitos (115-117), kaj la tria la Bar-Koĥba-ribelo (132-135).) Ĝi komenciĝis en la jaro 66, pro la religiaj streĉitaĵoj inter grekoj kaj judoj. Ĝi finiĝis kiam la romiaj legioj, estrataj de Tito, sieĝis kaj detruis Jerusalemon, disrabis kaj bruligis la Templon de Jerusalemo (en la jaro 70), malkonstruis la ĉefajn judajn fortikaĵojn (speciale Masada, en 73), kaj sklavigis aŭ masakris la plejparton de la juda loĝantaro.

Post la ribelo, tuta Judeo konvertiĝis en provinco ĉe ruinoj, kun Jerusalemo sub ruinaĵoj kaj la templo detruita. Proksimume 1 100 000 judoj mortis kaj 97 000 estis kaptitaj kaj sklavigitaj. Ekde la historia vidpunkto, la malvenko de la judoj estis unu el la kaŭzoj de la juda diasporo — multaj judoj disiĝis post malapero de la ŝtato kaj kelkaj aliaj estis venditaj kiel sklavoj en diversaj regionoj de la Romia Imperio — kaj unu el la plej grandaj katastrofoj de la juda historio. La detruado de la Templo de Jerusalemo estis tiel spirituale grava perdo por la juda popolo, ke ili hodiaŭ ankoraŭ memoras ĝin, dum la tago Tiŝa b'Av.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]