Kombinaĵo de kubo kaj okedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unua steligo de kubokedro)
Kombinaĵo de kubo kaj okedro
Plia nomo Unua steligo de kubokedro
Speco Duala pluredra kombinaĵo
Indeksoj W43
Verticoj 14
Lateroj 24
Edroj 8 trianguloj
6 kvadratoj
Komponantoj 1 okedro
1 kubo
Kerno Kubokedro
Konveksa koverto Romba dekduedro
Geometria simetria grupo Okedra simetrio Oh
vdr

En geometrio, kombinaĵo de kubo kaj okedro estas figuro kiu povas esti konsiderata kiel pluredra steligopluredra kombinaĵo.

Ĝi havas okedran simetrion Oh kaj ĝi havas la saman situon de verticoj kiel romba dekduedro.

Kiel kombinaĵo[redakti | redakti fonton]

La figuro estas pluredra kombinaĵo de okedro kaj kubo. Ĝi estas unu el kvar kombinaĵoj konstruitaj el regula pluredro kaj ĝia duala.

Kiel steligo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu figuro estas pluredro, la unua steligo de la kubokedro, kaj ĝi estas donita en listo de pluredroj de Wenninger kun indekso 43.

Ĝi estas kubokedro kun triangula piramidokvadrata piramido aldonita al ĉiu ĝia edro, respektive al tio ĉu la edro estas triangulo aŭ kvadrato.

Steligaj facetoj por la konstruado estas:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Wenninger, Magnus. (1974) Polyhedron Models - Pluredraj modeloj. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-09859-5.