Vienaj arbitracioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unua viena arbitracio)

La Vienaj arbitracioj estis 2 apartaj arbitracioj inter Ĉeĥoslovakio, Hungario kaj Rumanio.

La norda griza parto montras la unuan arbitracian teritorion, la helblua parto montras la duan arbitracian teritorion

La arbitracioj estis daŭrigo de Munkena interkonsento, sed tie jam Britio kaj Francio ne partoprenis (ili rezignis). Restis do Germanio kaj Italio, kiel decidantoj.

La unua Viena Arbitracio[redakti | redakti fonton]

Komence senrezultaj traktadoj okazis inter Ĉeĥoslovakio kaj Hungario pri la novaj landlimoj. Pro la fiasko la 2 landoj petis la arbitracion. En Vieno partoprenis Germanio, Italio, Ĉeĥoslovakio, aŭtonomioj Transkarpatio kaj Slovakio. Laŭ la arbitracio la disfalanta Ĉeĥoslovakio cedis sudan limozonon al Hungario, dume Slovakio daŭre sekvis la vojon al sendependiĝo.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua Viena Arbitracio.

Dua Viena Arbitracio[redakti | redakti fonton]

La Dua Viena Arbitracio estis proklamita la 30-an de aŭgusto 1940 de la eksterlandaj ministroj germana, Joachim von Ribbentrop, kaj itala, Galeazzo Ciano, en Vieno. Pli frue okazis senperaj kaj senrezultaj pritraktadoj en Turnu Severin. Ambaŭ landoj akceptis la Arbitracion. Laŭ la arbitracio Rumanio cedis nordan parton de Transilvanio al Hungario.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua Viena Arbitracio.

Hungario perdis ĉiujn reakiritajn teritoriojn post la mondomilito, eĉ 3 vilaĝojn akiris pli (Ĉeĥo)Slovakio.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]