Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto
Aspekto
Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto | ||
---|---|---|
agrikultura kooperativo partio (1919–1939) | ||
Komenco | 1909 vd | |
Antaŭe | Alberta Non-Partisan League vd | |
Lando(j) | Kanado vd | |
Sidejo | Kalgario | |
Ideologio |
progresismo • agrarismo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Unuiĝintaj Farmistoj de Alberto (angle United Farmers of Alberta) estas kanada agrokultura kooperativo, kies sidejo situas en Kalgario (Alberto). Ĝi estis fondita en 1909 kiel influgrupo de la provincaj agrokulturistoj. Ĝi fariĝis potenca politika partio inter la du mondmilitoj. Pluraj ĉefministroj de Alberto apartenis al tiu movado, interalie Herbert Greenfield, John E. Brownlee kaj Richard Gavin Reid.
La organizaĵo ĉesis politikan agadon en 1939 kaj fariĝis ekskluzive komerca kooperativo ĝis hodiaŭ.