Unumondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  1. "Unumondo" estis la unua esperanta vikio lanĉita de la usonano Jerry Muelver je la 28-a de januaro 2001. Li volis krei ĝin por diskutlisto, literaturo, novaĵoj, sed la vikio ne vere populariĝis, ĉar homoj ne jam konis vikiojn, kaj ĝi ne havis klaran celon. Ĝi suferis katastrofan akcidenton je la 13-a de septembro. Je la 10-a de oktobro 2001 la vikio restaris. Ĝi estis trovebla ĉe www.unumondo.com, sed ekde decembro 2003 ne plu funkcias.
  2. "UnuMondo" kun vortomeza majusklo estis Dokumentejo de Interaga Esperantlingva Lernmedio, verkita de Henning Von Rosen, por Esperantic Studies Foundation. Ĝi estis trovebla ĉe www.ikso.net/unumondo/dok/, sed intertempe ankaŭ ne plu funkcias.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]