Ununava preĝejo
Ununava preĝejo estas preĝeja konstruaĵo, kies interna ejo ne estas dividita per apogiloj. Apud halreĝejo, baziliko, centra preĝejo kaj kverpreĝejo, ĝi estas un el la bazaj tipoj de kristana preĝejo. La klasifikado centra preĝejo kaj ununava preĝejo ne ekskludas sin reciproke kiel krucpreĝejo kaj ununava preĝejo.
Horizontala projekciaĵo
[redakti | redakti fonton]La interno povas, sed ne devas esti ortangula. Ĉe la plej multaj hodiaŭaj, kaj ankaŭ malnovaj ununavaj preĝejoj la altaro estas pli mallarĝa ol la ejo por la kredantoj. Ankaŭ poligona, ronda kaj ovala preĝejinterno sen apogiloj estas ununava preĝejo. Ju pli mallarĝa kaj ju pli longa la interno estas, des pli oni nomas tiun preĝejon preĝeja navo. Distingo ne ekzistas. Preĝejoj sen kolonoj kaj pilastroj sed kun krucforma horizontala projekciaĵo nomiĝas kaj krucformaj ununavaj preĝejoj kaj ankaŭ ununavaj krucpreĝejoj.
Plafonoj
[redakti | redakti fonton]Ununavaj preĝejoj povas havi lignan plafonon aŭ al la interno malferman tegmentan trabaron. Ili ankaŭ povas havi volbaĵon. Ekzistas krom barelvolboj aŭ tutplafonaj tendovolbaĵoj ankaŭ plafonoj kun pluraj navokruciĝoj, kovrataj de krucripovolboj aŭ kruconervuraj volboj.
-
simpla ununava preĝejo kun nevolbita ligna plafono
-
ununava preĝejo kun barelvolbo kaj apudmuraj pilastroj
-
flanka halo kun fenestrozonoj super la flankaj kapeloj
Specialaj formoj
[redakti | redakti fonton]Murpilastra preĝejo kaj flanka halo
[redakti | redakti fonton]Por apogi la flankajn fortojn kiuj aperas ĉe la transvolbo de larĝaj haloj oni uzis en Renesanco kaj Baroko plifortigilojn de la muroj ĉe la intera flanko. Se tiuj plifortigiloj elstaras iomete, tiam oni nomas tiujn preĝejojn murpilastraj preĝejoj. Ankaŭ kelkaj ununavaj preĝejoj estas murpilastraj preĝejoj, ekzemple la katedralo de Munkeno.
-
Baziliko de Konstanteno en Treviro, laŭ la konstrutipo ununava preĝejo
-
Stiftskirche en Stuttgart, iam halpreĝejo, nun flankhalo
-
katedralo de Oslo, krucforma ununava preĝejo
Ununavaj preĝejoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Katedralo de Albi, gotika flankhalo
- Katedralo Saint-Maurice de Angers, ununava krucpreĝejo kun krucripovolboj
- kapelo St. Agatha Disentis
- Christuskirche en Dresdeno-Strehlen, secesio
- Johanniskirche en Frankfurt-Bornheim, baroka ununava preĝejo
- Katedralo Saint-Léonce de Fréjus
- Ev.-luterana preĝejo en Friedersdorf (Spree), komunumparto de la urbo Neusalza-Spremberg, distrikto Görlitz
- Providenzkirche en Heidelberg
- Jakobi- preĝejo en Hildesheim
- seminareja preĝejo en Hildesheim
- St.-Sixtus- kaj Sinicius-preĝejo Hohenkirchen
- ununava preĝejo en Ingelheim
- St. Maurinus en Leverkusen-Lützenkirchen
- la plej granda ununava preĝejo en Germanujo: paroĥa preĝejo St. Vitus en Löningen
- katedralo de Oslo
- preĝejo al la sanktakruco Pakens
- Sainte-Chapelle de la Conciergerie de Parizo, la supra de ambaŭ preĝejaj ejoj
- franca reĝejo en Potsdam, 1752/53, ovala horizontala projekciaĵo, la altarejo estas la malplena centro
- Heilandskirche am Port von Sacrow apud Potsdam, kun ĉirkaŭanta koridoro, aspektas kiel Baziliko
- paroĥa preĝejo Obritzberg, Malsupra Aŭstrio
- paroĥa preĝejo St. Jakobus en Rüdesheim
- Stiftskirche en Stuttgart, ĝis la dua mondmilito gotika ŝtuparhala preĝejo, ekde la rekonstruado flankhalo, sed sen supera lumzono
- St.-Martin-preĝejo Tettens
- baziliko de Konstanteno en Treviro, ĉ. 305–311 konstruita kiel palasta aŭlo, la plej malnova ununava preĝejo de Germanujo
- St.-Johannes-preĝejo Waddewarden
- St.-Elisabeth-preĝejo Westrum
- Evangelia-luterana preĝejo Wiefels
-
Johannis-preĝejo Frankfurt-Bornheim, baroka
-
ununava preĝejo kiel vilaĝa preĝejo (Berlin-Giesensdorf)
-
St.-Sixtus- kaj Sinicius-preĝejo Hohenkirchen
-
Evangelia-luterana preĝejo Middoge
-
St.-Severinus- kaj Jacobus-preĝejo Minsen
-
preĝejo al la sankta kruco Pakens
-
interna aspekto de St. Jakobus Rüdesheim
-
St.-Martin-preĝejo Tettens
-
St.-Johannes-preĝejo Waddewarden
-
St.-Elisabeth-preĝejo Westrum
-
St.-Cosmas- kaj Damian-preĝejo Wiarden
-
Evangelia-luterana preĝejo Wiefels
-
Evangelia-luterana preĝejo Wüppels
Kver-ununavaj preĝejoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Evangelia-luterana St.-Paul-preĝejo en Dinkelsbühl, 1840–1843 en historiiga stilo, tiam nomita bizanta stilo
- reformita preĝejo en Lübeck en klasikisma revolucia arĥitekturo
- St.-Petri-preĝejo en Ratzeburg
- Evangelia-luterana krucpreĝejo en Sehnde
- Evangelia kastela preĝejo en la malnova kastelo en Stuttgart
- Evangelia-reformita preĝejo en Wölfersheim