Uragano Andrew

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uragano Andrew

Andrew la 23-an de aŭgusto 1992

Andrew la 23-an de aŭgusto 1992
Aperis la 16-an de aŭgusto 1992
Malaperis la 28-an de aŭgusto 1992
Plej rapidaj ventoj 280 km/h (175 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 922 mbar (hPa); 27,23 inHg
Homaj mortoj 65
Damaĝoj ekvivalento de 26,5 miliardoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Usono
vdr

Uragano Andrew estis la unua nomita ŝtormo kaj unua uragano de la uragana sezono en 1992. Je la tempo de ties okazo en Aŭgusto 1992, ĝi estis la plej detrua uragano en la historio de Usono. Ĝi damaĝis ĉefe en Bahamoj kaj Luiziano, sed la plej granda efiko estis en Suda Florido, kie ĝi iĝis de kategorio 5 laŭ la skalo Saffir–Simpson, kun ventorapidoj de ĝis 270 km/h. Ĝi pasis rekte tra Homestead, Florido, ĉeurbo sude de Miami, kaj detruis tutajn domarojn, ofte lasante nur la betonajn fundamentojn. Ĉirkaŭ 25,000 domoj estis detruitaj nur en la Kantono Miami-Dade, kaj preskaŭ 100,000 pliaj estis ege damaĝitaj. La totala damaĝo superis la 26 mil milionoj da dolaroj (de 1992), kaj 65 personoj perdis siajn vivojn en la uragano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]