Uragano Marko (1996)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uragano Marco

Marco la 20-an de novembro 2005

Marco la 20-an de novembro 2005
Aperis la 16-an de novembro 1996
Malaperis la 26-an de novembro 1996
Plej rapidaj ventoj 120 km/h (75 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 983 mbar (hPa); 29,03 inHg
Homaj mortoj 15
Damaĝoj ekvivalento de 8,2 milionoj da usonaj dolaroj
vdr

La Uragano Marco (aŭ Marko) kaŭzis gravajn inundojn en la Grandaj Antiloj kaj Centrameriko, spite restante sufiĉe for en la maro. La dektria tropika ciklono, dektria nome ŝtormo, kaj la naŭa uragano de 1996, nome Marko disvolviĝis en la okcidento de la Kariba Maro la 16an de novembro post la interagado de malvarma fronto kaj kelkaj tropikaj ondoj. Dekomence ĝi estis tropika depresio, kaj restis malforta dum ĝi veturis al sudokcidento kaj eventuale al sudo. Ĉe la 19a de novembro la depresio plifortiĝis en Tropika Ŝtormo Marko, tuj antaŭ malrapide kurbiĝi al ĝenerale orienta direkto. Marco rapide fariĝis uragano la 20an de novembro, kvankam alt-nivelaj ventoj kaŭzis ties malfortigon reen al tropika ŝtormo post tiu tago. La ŝtormo poste veturis nordorienten al Hispaniolo, sed poste ixgis preskaŭ senmova kaj kurba oriente, kaj poste duoble reen okcidenten.

Post malfortiĝis al tropika depresio la 22an de novembro, Marko re-fortiĝis al tropika ŝtormo la venontan tagon. Marko veturis nordokcidenten dum fluktuado laŭ intenseco antaŭ finfine malfortiĝi kaj dissolviĝi la 26an de novembro. Spite ne farinte pluvofalegon, Marko produktis fortajn pluvojn en Kubo, Hispaniolo, Centrameriko, kaj Jamajko, kiuj kaŭzis gravajn inundojn en kelkaj areoj. En Honduro, 4,000 hejmoj estis detruitaj, 40 pontoj estis rompitaj, preskaŭ 50,000 akreoj de plantejoj de banano kaj aliaj fruktoj estis inunditaj, kaj oni registris naŭ mortojn. Inundoj tuŝis ankaŭ aliajn landojn de Centrameriko, sed la efiko estis malpli akraj. Oni informis pri fortaj pluvoj en Kubo, kvankam oni ne konis klarajn inundodamaĝojn. Marko kontribuis al pliiĝanta inundo en Jamajko kaj kaŭzis tri aldonajn mortojn en la Dominika Respubliko. Ĝenerale, Marko kaŭzis 15 mortojn kaj proksimume damaĝon de 8.2 milionoj da dolaroj (de 1996).