Urbi et orbi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Urbi et Orbi)

Urbi et Orbi (traduko de la latina teksto: „al la urbo kaj la mondo“) estas la beno, kiun eldiras la papo paske, kristnaske kaj tuj post sia elekto. Formale temas pri apostola beno.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Urbi et Orbi devenas el la sento pri la malnova romia imperio. Ĝi esprimu, ke la papo estas kaj episkopo de Romo (urbs = urbo; urbi = al la urbo) kaj ĉefo de la rom-katolika eklezio. Tial la beno inkluzivas la tutan mondon (orbis = mondo; orbi = al la mondo).

La beno[redakti | redakti fonton]

La beno estas kutime dirita de la teraso super la pordegoj de la Baziliko de Sankta Petro de Romo. Pro pligrandiĝo de la malsano de Johano Paŭlo la 2-a je la fino de ties ofico la beno estis dirita tuj post la meso de antaŭ la altaro. Ekde la elekto de Benedikto la 16-a la beno estas dirita denove de sur la teraso.

La beno Urbi et Orbi absolvas laŭ katolika kredo ĉiun, kiu aŭdas aŭ vidas ĝin, kaj kiu estas bonvolema de ĉiuj pekoj. Unue la ĉeesto sur la placo aŭ almenaŭ la fakto vidi la parolanton estis necesa, sed ekde 1967 oni povas ricevi la benon tra radio, ekde 1985 tra televido kaj ekde 1995 eĉ tra interreto.

Benformulo[redakti | redakti fonton]

La benformulo estas tradicia latina teksto:

Sancti Apostoli Petrus et Paulus, de quorum potestate et auctoritate confidimus, ipsi intercedant pro nobis ad Dominum.
R./ Amen.
Precibus et meritis beatæ Mariae semper Virginis, beati Michaelis Archangeli, beati Ioannis Baptistæ et sanctorum Apostolorum Petri et Pauli et omnium Sanctorum misereatur vestri omnipotens Deus et dimissis omnibus peccatis vestris, perducat vos Iesus Christus ad vitam æternam.
R./ Amen.
Indulgentiam, absolutionem et remissionem omnium peccatorum vestrorum, spatium verae et fructuosae pænitentiæ, cor semper pænitens et emendationem vitae, gratiam et consultationem Sancti Spiritus et finalem perseverantiam in bonis operibus, tribuat vobis omnipotens et misericors Dominus.
R./ Amen.
Et benedictio Dei omnipotentis: + Patris et Filii et Spiritus Sancti descendat super vos et maneat semper.
R./ Amen.

Mesaĝo kaj diverslingvaj salutoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la beno mem, la papo alparolas la spektantojn donante mesaĝon pri iu temo de la katolika kredo kiun li kutime ligas ankaŭ al kelkaj aktualaj mondaj eventoj.

Post la mesaĝo li salutas la spektantojn, kelkvorte bondezirante pro la okazanta festo (Pasko aŭ Kristnasko) en multaj diversaj lingvoj. Ekzemple paske 2008 Benedikto la 16-a uzis 63 lingvojn. La unua ĉiam estas la itala, la lasta la latina.

Papo Francisko dum Pasko 2013 ne donis la diverslingvajn salutojn kaj parolis nur en la itala.

Esperanta bondeziro[redakti | redakti fonton]

Dum Pasko 1994 unuafoje aldonis Johano Paŭlo la 2-a saluton en Esperanto. Depost tiam li komencis regule saluti en Esperanto okaze de kaj Pasko kaj Kristnasko, uzante la jenajn salutojn:

  • Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta.
  • Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron.

Tiujn Esperantlingvajn salutojn daŭrigis dum tuta sia regado ankaŭ la papo Benedikto la 16-a.

Por danki al la papo pro tiuj esperantlingvaj bondeziroj, grupo de esperantistoj organizata de Giovanni Conti el la itala sekcio de IKUE regule ĉeestas sur Placo Sankta Petro kun paneloj kiuj konsistigas la vorton ESPERANTO. Ekzemple paske 2008 la esperantistoj tiel ĉeestis jam la 16-an fojon, ĉi-foje en 19-membra grupo. Ĉar la evento estas vive registrata kaj elsendata de la Eŭropa elsendista unio, oni povis vidi la panelojn en plurdekoj de televidaj programoj tutmonde, kio do samtempe servas kiel bona atentigo de la publiko pri Esperanto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Georg Büchmann: Geflügelte Worte. Berlino: Ullstein, 40. eldono 1995, p. 372.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]