Urueña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Urueña
Vista de Urueña.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47862 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 191  (2021) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 44′ N, 5° 12′ U (mapo)41.726944444444-5.2033333333333Koordinatoj: 41° 44′ N, 5° 12′ U (mapo) [+]
Alto 830 m [+]
Areo 44 km² (4 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Urueña
Situo de Urueña

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Urueña [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Urueña [uRŬEnja] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos (Montoj Torozos) en la okcidento de la provinco.

La urba kerno estas tre bone konservita kaj pro tio estis deklarita Histori-Arta Ensemblo en 1975. Ĝi konservas grandan parton de la murego kun du el ties pordegoj, kelkajn partojn de la kastelo, blazondomojn kaj la preĝejon gotik-renesancan de Santa María del Azogue. Gravaj kulturaj centroj estas la Etnografia Centro “Joaquín Díaz”, la Muzeo Luis Delgado de tutmondaj instrumentoj, la ekspoziciejo Mercedes Rueda kaj la Muzeo de Sonoriloj. El la urbo eblas rigardi la pejzaĝon de la komarko Tierra de Campos, la tradiciajn kolombejojn kaj la ermitejon Nuestra Señora de la Anunciada, elstara ekzemplo de romanika arto.

Urueña en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.
La kastelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 44,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 191 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 50 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Villardefrades, Villanueva de los Caballeros kaj La Santa Espina. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca, kun la loĝloko sur monteto, kaj trairata de la rojo de la Ermitejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la loko estis setlejo de [vakceoj]] kaj de romianoj. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En la 12-a jarcento ĝi estis grava lima setlejo (inter Kastilio kaj Leono) kun Medina de Rioseco kaj Castromonte. Pro tio ĝi iĝis centro de konfliktoj. En 1876, la urbo suferis teruran incendion kiu detruis grandan parton de la loĝloko.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plej ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la murego kun du el ties pordegoj, la kastelo, blazondomoj kaj la preĝejo gotik-renesanca de Santa María del Azogue.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]