Saltu al enhavo

Uruoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baluĉoj
etno • indigenous peoples in Bolivia
water people
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Bolivio
 Peruo
 Ĉilio
vdr
Vendistino de metiartoj
Insuloj en Puno, Peruo.
Chipaya - mapa etnia
Indigenous woman of Peru showing her traditional textiles
Ethno-photographies d'indiens Uros et Chipayas vers 1901, collectées et proposées en 1946 par Alfred Métraux au Bulletin de la Smithsonian Institution (Bureau of American Ethnology). Traduction du texte d'accompagnement : " Planche 117. — Indiens Uru et Chipaya. - En haut (à gauche) : un Uru fabriquant un tapis. - En haut (à droite): un Chipaya debout. En bas (à gauche): un Uru tenant un filet de pêche. En bas (à droite): un Uru assis. (Courtesy Alfred Metraux.) ".

La Uruoj estas popolo kiu vivas sur la - per pajlo faritaj - insuloj sur la Titikaka lago, en la regiono Puno en Peruo. La Uruoj origine konstruis la artefaritajn insulojn por eskapi de la Inkaoj. La Inkaoj superregis en tiu tempo la firmteron. Hodiaŭ la Uruoj fakte fariĝis turisma allogaĵo.

La insuloj, hispane ankaŭ nomiĝas islas flotantes (flosantaj insuloj), estas farataj de la abunde kreskantaj junkoj. Ĉiufoje oni aldonas novajn junkojn sur la malnovaj, tiel la insuloj pluekzistas kaj ne forputros.

La insuloj konsistas el akvoplanto nomata totoro (Schoenoplectus californicus ssp. Tatora, kano-simila planto), kies kanoj estas sekigitaj kaj aspektas kiel pajlo. Krom la daŭra konstruado de la insuloj, ĉi tiu planto estas uzata de la insulanoj por manĝo, por trakti kapdolorojn, por konstrui siajn domojn (situantajn sur la insuloj) kaj iliajn boatojn kaj por fari diversajn artefaktojn.

Nuntempe vivas ankoraŭ proksimume 3000 posteuloj de la Uruoj, kvankam nur ĉirkaŭ cent de ili ankoraŭ vivas sur la insuloj kaj prizorgas ilin. La plejmulto foriris al la firmtero, kie iliaj infanoj povas iri al la lernejo. La Uruoj ankaŭ enterigas iliajn mortintojn sur la firmtero.

Ili komercas kun la Ajmaroj sur la firmtero kaj intermiksiĝis kun ili pro kio ekestis kruciĝoj de ambaŭ etnoj. Kelkaj 'forlasis' la lingvon de la Uruoj por la Ajmara.

Sur la pli grandaj insuloj loĝas proksimume 10 familiojn, dum sur la pli malgrandaj, ĉirkaŭ 30 metrojn larĝaj, nur estas loko por 2 aŭ 3 familioj.

La lokaj loĝantoj fiŝkaptas, ĉasas birdojn kaj paŝtas brutaron sur la insuletoj. Oni kuiras sur fajroj metitaj sur amaseto da ŝtonoj.

Tipaj ankaŭ estas la boatoj faritaj el sekigitaj junkoj, ofte en belegaj formoj finlaboritaj.

Fotaro[redakti | redakti fonton]