Urupês (verko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Urupês (plurala nomo por speco de fungo) estas kolekto de rakontoj verkitaj de brazilano Monteiro Lobato, konsiderata lia ĉefverko, originale publikigita en 1918. Per ĝi inaŭguriĝis pli realisma kaj kritika regiona literaturo kompare al la antaŭa romantikismo[1]. La rakonto de la titolo faras malŝatan portreton pri la brazila kamparano, kiun la aŭtoro nomas "dezertfaranto", stereotipo, kiu kontraŭas la vizion de la brazilaj modernistaj verkistoj. De tiu libro populariĝis la figuro de Jeca Tatu.

Parto de la ĉapitroj, kiujn konsistigas rakontoj, artikolo kaj gazetletero, estis unue publikigita inter 1914 kaj 1918 en periodaĵoj kiel "O Estado de S. Paulo" kaj "Revista do Brasil"[2].

La libro estis eldonita tra la jardekoj de eldonejoj Monteiro Lobato & Cia. (1918), Companhia Editora Nacional (1925), Livraria Martins Editora (1944), Editora Brasiliense (1944) kaj Editora Globo (2007).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SANCHEZ, Mariana (17-okt-2011). Urupês - Lobato Vida na Universidade. Gazeta do Povo. Konsultita la 25-an de Majo 2018.
  2. VALENTE, T.A. Monteiro Lobato nas páginas do jornal: um estudo dos artigos publicados em O Estado de S. Paulo (1913-1923). São Paulo: Editora UNESP; São Paulo: Cultura Acadêmica, 2010. 254 paĝoj

Bibliografio (en la portugala)[redakti | redakti fonton]

GRANATO, Fernando. "Jeca Tatu sobrevive na terra de Monteiro Lobato". O Estado de S. Paulo, paĝoj A20-A21, 4-a de Marto 2018.

LOBATO, Monteiro (1919). Urupês. São Paulo: Editora da Revista do Brasil. 5-a eld.

PADOVANI, Daniel Medeiros. "Urupês (Monteiro Lobato, 1918)". Ĉe: Boa leitura para vocês!. 2010.