José Bento Monteiro Lobato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
José Bento
Monteiro Lobato
(1882-1948)
Lando kreiĝas per homoj kaj libroj.
Lando kreiĝas per homoj kaj libroj.
Naskiĝis 18-a de Januaro 1882
en Taubaté, San-Paŭlio, Flago de Brazilo
Mortis 4-a de Julio 1948
en San-Paŭlo, Flago de Brazilo
Profesio Brazila verkisto kaj eldonisto.
v  d  r
Information icon.svg

José Renato MONTEIRO LOBATO, brazila verkisto kaj eldonisto, naskiĝis en la 18-a de januaro de 1882 en bieno de municipo Taubaté, San-Paŭlio kaj mortis je 4:00 h en la 4-a de julio de 1948. En juneco, li ŝanĝis sian nomon al José Bento MONTEIRO LOBATO pro tio ke li rajtis heredi bastonon gravurita de la komencliteroj de la nome de sia patro JBML (José Bento Marcondes Lobato) kiu forpasis kiam li estas 15-jara.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Lobato tre ŝatis pentri kaj volis studi pentroarton, sed lia avo, Vicgrafo de Tremembé, devigis lin lerni juron. Tri jaroj post la diplomiĝo kiel advokato li aktivis kiel prokuroro en Areias, urbeto de San-Paŭlio, dum grava ekonomia krizo. En 1905, li edziĝis al Maria da Pureza. Lia avo forpasis en 1911 kaj de li Lobato heredis bienon.

El la vivo de kamparanoj, li ĉepis inspiron por krei lian unuan faman personulon, Jeca Tatu (nomo kiu signifas "Stulta Dazipo"), mallaborema kaj ne iniciatema homo, analfabeta kaj senperspektiva civitano. Kiel bienisto li batalis kontraŭ la kamparanoj kiuj bruligis la arbarojn por havigi teron por plantado kaj skribis artikolojn al ĵurnaloj, tiuj artikoloj farigis de li fama kiel verkisto kaj Jeca Tatu fariĝis simbolo de brazila kamparano dum multaj jardekoj. Multe poste, MONTEIRO LOBATO pentis pri tio, konsiderinte ke kamparano ne estas stultulo, sed senpovulo forgesita de registraro kaj de socio.

Eldonisto[redakti | redakti fonton]

En 1917 li vendis la familian bienon, traslokiĝis al San-Paŭlo kaj fariĝis eldonisto. Li aĉetis revuon Revista do Brasil ("Revuo de Brazilo") kaj li eldonis librojn iom poste.

Kiel eldonisto, Monteiro Lobato klopodis plivastigi la libro-merkaton en Brazilo, kaj starigis grandan kampanjon por plimultigi la librovendejojn. Milojn da cirkuleroj li dissendis al komercistoj de tuta lando kiuj ne vendis librojn ili diris "la libro estas varo kiel alia... vi ne bezonas legi, nur vendi ilin".

En tiu tempo li diris la proverba diraĵo "lando fariĝas per homoj kaj libroj".

Li ankaŭ speciale atentis pri novaj talentoj kaj ĉiam klopodis lanĉi novajn aŭtorojn. Vere Lobato estis revolucia eldonisto, sed fine bankrotis.

Infanverkisto[redakti | redakti fonton]

Post la bankroto de l' eldonejo, Lobato translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro kaj tie li ekverkis infanrakontojn. Ĝuste en tiu epoko naskiĝis liaj plej famaj personuloj. La ĉifonpupo Emilia estas certe la plejfama el ili. Per ĝi, la verkisto instruas kaj amuzas plurajn generaciojn. Emilia havas multajn seriozajn ideojon pri Brazilo. En Bieneto de l' Flava Pego, kie ĝi loĝas, ekzistas libereco je pensado, ĉiuj estas iom filozofoj kaj konkretigas la idealo de Respubliko de Platono.

Liaj infanhistorioj ne havas moralajn aŭ edukajn celojn, ofte mokas pri "seriozaj" aferoj. La historioj miksas mitajn, fantaziajn kaj fikciajn estulojn kun realaj homoj. Tiel, Zamenhof mem aperas kiel rolulo en historio por kuraci parolantan rinoceronton Quindim.

Pri lia infanlibroj li diris "iam mi faros librojn kiuj niaj infanoj povos loĝi".

Per liaj multaj libroj, Lobato fariĝis la plej grava infanverkisto de Sudameriko.

Fero kaj Petrolo[redakti | redakti fonton]

De 1927 ĝis 1931 li laboris kiel brazila komerca ataŝeo en Usono kaj daŭre verkis. Revene al Brazilo fondis la Kompanio de Petrolo de Brazilo kaj lanĉas, iom poste, kampanjon por la eksploro de fero kaj petrolo en Brazilo.

Tiu kampanjo kontraŭis la interesojn de Usono, kiu instigis Getúlio Vargas persekuti lin. La registraro malpermesis al li diri ke ebla produkti nafton kaj feron en Brazilo, sed li refuzis kaj estis arestita en pluraj okazoj. Li skribis leteron al generalo kiu ordonis lian unuan areston: "mi pasigis en ĉi tiu prizono, generalo, neforgeseblaj tagojn, pri kiuj granda resopiro mi memoros. Mi havis la okazon observi, ke la plej multaj arestitoj estas homoj kun pli pura kaj nobla animo ol multaj altrangaj homoj libere vivantaj".

Dum lia aresto, kvazaŭkaŝa serĉteamo malkrovis nafton en urbeto Lobato en Bahio. La anonco de provo de ekzistado de petroleo en Brazilo, morale detruis la kialojn de lia aresto.

La afero de esti arestita kun komunaj krimuloj simple pro tio, faris de li amaran homon. Li diris "post kiam mi vidis min kondamnita al sesmonata aresto kaj trobiĝis en arestejo de murditoj kaj rabistoj nur pro tio, ke mi tro obstinis provizi nafton al mia lando, mi mortis je granda parto de mia animo".

Li fariĝis denove verkisto, sed Katolika eklezio malpermesis liajn librojn en katolikaj lernejoj ĉar li estis spiritisto kaj malutigis al li malkonsilante la legadon de liaj verkoj.

Pro la fino de dikatoreco de Vargas li diris: "por la homo la taŭga klimato estas ununura: tiu de libereco. Nur en tiu klimato la homo fariĝas feliĉa kaj harmonie prosperas. Kiam ŝanĝiĝas la klimato kaj malaperas la libereco, estiĝas la malĝojo, la aflikto, la malespero kaj dekadenco".

Li mortis tri jaroj post la fino de Vargasa diktatoreco en 1948. Dum multaj jaroj lian memoron estis persekutita, ankoraŭ hodiaŭ, multaj instruistoj diras al lernantoj ke li estis granda verkisto, sed stulta homo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]