Utøya
Utøya | ||
---|---|---|
Utøya en printempo | ||
insulo | ||
Situo | Tyrifjorden | |
Geografia situo | 60° 1′ 25″ N, 10° 14′ 53″ O (mapo)60.02361111111110.24805555555689Koordinatoj: 60° 1′ 25″ N, 10° 14′ 53″ O (mapo) | |
| ||
Longo | 520 m | |
Larĝo | 330 m | |
Areo | 0,106 km² | |
Plej alta loko | 89 m | |
Ŝtato | Norvegio | |
Teritorio | provinca distrikto Buskerud, proksime de Oslo | |
Utøya en Tyrifjorden | ||
Utøya (Uteja) estas malgranda insulo en Tyrifjorden, lago en la norvega komunumo Hole en provinco Buskerud, ĉirkaŭ 30 km nordokcidente de la ĉefurbo Oslo.
La insulo estas posedaĵo de Arbeidernes Ungdomsfylking (AUF), la junulara organizaĵo de la socialdemokrata Arbeiderpartiet de Norvegio. Sur la insulo ĉiujare okazas somera feria kampado de AUF.
La 22-an de julio 2011 okazis atenco kontraŭ la kampado, dum kiu minimume 68 junuloj[1] estis murditaj.[2]
Eksteraj ligiloj
- Retejo de Utøya AS kun fotoj pri insulo kaj kampado
- Utøya en la retejo de Arbeidernes Ungdomsfylking
Fontoj
- ↑ Politiet nedjusterer: 68 drept på Utøya (norvege). VG Nett (2011-07-25). Alirita 2011-07-25.
- ↑ Zahl der Toten des Massakers in Norwegen steigt auf 85 (germane). Focus Online. Alirita 2011-07-23.