Utrechta Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Utrechta Esperantisto estis gazeto aperinta monate, fondita de la Utrechta Esperantista Rondo pro malapero de la nacia gazeto Holanda Esperantisto. La unua numero aperis la 1-an de septembro 1925 kaj la lasta, 112-a numero en januaro 1934. Komence Utrechta Esperantisto estis presita hektografe kaj poste ciklostile. Kvankam kluborgano, Utrechta Esperantisto estis sendata al la ĉefaj nederlandaj esperantistoj. La gazeton redaktis Gijsbertus Johannes Degenkamp, administris fraŭlino J. W. Woutersen kaj poste H. J. Korthals.