Utrine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Utrine situas en la mapo en la verda munucipo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Utrine, serbe Утрине, hungare Törökfalu estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Ada (Serbio), sed geografie la vilaĝo apartenas al Baĉka.

Situo[redakti | redakti fonton]

Utrine situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 2002 loĝis en Utrine 1038 da homoj, (hungaroj 1012 (98 %), serboj 9 (1 %), kaj aliaj).

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kooperativo, kuracejo, vendejoj.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]